AFRIKAJ SAMIDEANOJ ATENDAS VIN!
Rapidu alighi al la konferenco ghis La 1-a de majo,
char por LOGH-, MANGH- KAJ EKSKURS- mendoj, KIUJ ATINGOS nin post la
1- a de majo 2008 oni devas aldone pagi 10% PRO MALFRUA MENDO.
Instruistoj de Esperanto por la Planedo Tero
Kial ILEI nun konferencos en Afriko? ? estas ofta
demando de esperantistoj al estraranoj de ILEI.
Ni havas kelkajn bonajn kaj gravajn kialojn por tio.
* En ajna arangho ni vidas malmultajn samideanoj
el Afriko, do, venis tempo por pensi pri alternativo kaj ILEI akceptis defion
* ni konferencos en Afriko, en Benino, en Portonovo tuj post UK.
* ILEI konferenco en Afriko en la jaro 2008 estas
grava evento kaj por Esperanto-movado entute kaj
por historio de ILEI kaj por E-movado en Afriko.
* Por omaghi kaj kuraghigi lokajn samideanojn,
doni instigon al pliaj pashoj kaj helpi
disvastigi nian lingvon en la tuta mondo.
* Indas ne nur cheesti gravan eventon, sed ankau
intershanghi spertojn kun niaj afrikaj
samideanoj, kontribui al disvastigho de nia
lingvo en la tuta mondo kaj cherpi inspiron el ilia entuziasmo.
* Por konatigi lokajn autoritatojn kaj
intelektulojn kun esperanto-medio kaj ebligi
dauran kunlaboro de esperantistoj kaj ne esperantistoj ankau en Afriko.
Chefa celo de la konferenco estas kontribuo de
ILEI al la progreso de Esperanto en Afriko,
transdono kaj intershangho de instruspertoj, sed
ne malpli gravas ankau profiti interkulturan
renkontighon inter Afriko kaj aliaj kontinentoj,
spertighi pri afrika Esperanto-movado, per
Esperanto ekhavi kulturajn konojn pri la landoj
de la partoprenantoj, enrigardi la chiutagan
vivon, starigi verajn interhomajn personajn
kontaktojn, kiuj kresku al multjara kunlaboro ene de nia movado kaj ekster ghi.
Pro chio chi ni chiuj devos strechi niajn fortojn
kaj klopodi organizi kelkajn seminariojn,
specialajn kaj lingvajn kursojn, ankau organizi
seriojn de prelegoj ? siaspecan Konferencan Universitaton de ILEI.
Afriko de proksime —
ghia kulturo malfermighos tuj antau Viaj okuloj!
Se Vi ne povas veni persone kaj cheesti la
konferencon fizike ni ege petas Vin subteni la
konferencon per financa helpo kaj subvencii
partoprenon de kiom eble pli da instruistoj kaj
instrukapabligadon de junaj instruemuloj el
Afriko per enpagoj al la konto de ILEI che UEA
(ilek-a) au al Afrika Fondajho de UEA, chiam kun
indiko „Benino 2008“. Sed pli bone plenigi
alighilon en
http://ilei.info/konferenco/alighilo2008.php kaj
partopreni en la unua en historio granda
internacia porinstruista E-arangho en Afriko.
Informoj pri la konferenco, ghia programo, urbo,
partoprenkondichoj en http://www.ilei.info/novajhoj/Portonovo.php.
Ankau bv. vidi
http://ileiweb.extra.hu/portonovo.html . Ne
neglektu sinceran inviton de lokaj samideanoj!
Se vi havas demandojn, proponojn au komentojn —
Vi chiam estas bonvena skribi al:
Aida Cižikaite aidute@... (ILEI-estrarano pri konferencoj) kaj
Charles Alofa alofkarlo@... (prezidanto de LKK).
La 41-a Konferenco de ILEI en Portonovo (Benino)
29 julio-5 augusto 2008
BONVENON!
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato.corsetti@...>
~ ~ ~