Saluton!
Kadre de la projekto "lingvohelpilo" (*) bezonatas kolekto de frazoj kun
gramatikaj eraroj en Esperanto, ekz "Kvin euroj po persono." kaj "Mi havas
hundo.". Tia kolekto multe helpus al la projekto antauvidi eblajn erarojn kaj
laueble bone trakti ilin per la nun farata gramatikkontrolilo. Estus tre bone se
pluraj povus kontribui per eraraj frazoj. Se vi shatus kunlabori, bv rigardi kaj
enmeti frazojn che http://vikio.ikso.net/Projektoj/GramatikKontrolilo/Eraroj .
(Ankau eblas sendi "erarfrazojn" al mi retposhte.) Ne gravas se vi proponas
frazon kun erartipo kiu jam ekzistas en la listo, estus nur avantagho havi saman
erartipon en diversaj kontekstoj.
Antaudanke,
Hokan
(*)
La ideo pri ^ci tiu projekto fontas el ^ciutaga bezono je lingva kontrolado de
Esperanto-tekstoj kaj helpado pri ties verkado/legado. Evoluo de tekniko ne nur
fortigas tiun bezonon, ^gi ankau donas ilojn por ^gin plenumi. Bona lingva
kontrolilo por Esperanto estus utila en ^ciaj tekstaj redaktiloj,
retpo^stprogramoj, retumiloj kaj lokoj en la reto kie oni skribas en Esperanto
(forumoj, babilejoj, blogoj). La projekton gvidas Eckard Bick -
http://visl.sdu.dk/visl/about/eckhard.html . Aliaj teamanoj estas i.a. Marek B,
Bertilo W kaj Sonja PL.