*'ICK: ESPERANTO - ponto inter la kulturoj!'*
*Internacia Centro de la Kulturoj*
MCKultur - ICK
en Krakovo
* Ni uzas Esperanton kiel ponton*
*inter la kulturoj de la mondo kaj la pola socio.*
**
*Wykorzystujemy esperanto jako pomost *
*miedzy kulturami swiata **a polskim spoleczenstwem*
ICK estis fondita en majo 2005. Dum sia 3-jara ekzisto g'i organizis por la
vasta pola publiko pli ol 30 E-arang'ojn, inter ili 17 koncertojn de
E-muziko. La arang'ojn c'eestis entute kelkaj miloj da personoj. La
esperantlingvaj programoj, arang'itaj lau' difinitaj reguloj, okazadis en
kulturcentroj, lernejoj kaj en publikaj arang'oj de Sudpollando. Ili estis
interpretataj en la polan lingvon.
C'iujn programojn prezentis eksterlandaj esperantistoj, kies talentoj kaj
scioj estis alte taksataj de la pola publiko.
Post la trijaraj bonegaj spertoj ni povas konsili al esperantistoj:
NE FERMU VIAJN E-GASTOJN EN E-KLUBOJ!
Ili povas montradi la praktikan valoron de Esperanto c'ie, kie ili estas!
Kaj c'iuj: la spektantoj kaj la prelegantoj au' artistoj mem, g'uas tion!
*La Jubilea solenaj'o*
La Jubilea solenaj'o okazos hodiau', je la 18-a horo, en la plej fama
restoracio de la lando, la historia ejo "Wierzynek", c'e la krakova
C'efplaco. Partoprenos g'in neesperantistaj kaj esperantistaj kunlaborantoj
de ICK, same kiel esperantistoj-gastoj.
Okazos kvizo pri ICK, prelego de Maria Majerczak pri la trijara agado, kun
fotoj, muziko, interesaj'oj, anekdotoj.
*TRI samtempaj E-arang'oj en Krakovo *
Dum 15-17 majo, en Krakovo, okazas ankau' (la jam antau'e anoncitaj de la
Novaj'servo de Pola Sekcio de ILEI) jenaj prestig'aj g'eneralaj arang'oj kun
Esperanto:
- LA LERNEJA ART-KONKURSO 'PROKSIMIG'U AL LA MONDO!' - 15 majo,
- LA SCIENC-FESTIVALO - 15 -17 majo. E-o estas prezentata dum la horoj
11.00-17.00, sur la C'efplaco.
*Krakova kulturo*
Lokaj kaj aliurbaj esperantistoj g'uos ankau' erojn de la kulturo de la
Eu'ropa Kultururbo:
- post la solenaj'o en "Wierzynek', la Nokton de Muzeoj (muzeoj estas
malfermitaj, kaj amasoj da homoj vizitas ilin senpage);
- sabatan vespere, spektaklon en la J.Slowacki-Teatro (operejo tute simila
al tiuj de Milano kaj Parizo).
Pli da informoj trovig'as en la Kalendaro de Krakovaj E-Arang'oj, en:
http://www.esperanto-reto.org .
* *
*Informojn pri la agado de ICK* oni povas legi en 'Internacia Pedagogia
Revuo', 'La Ondo de Esperanto', en mesag'oj de la Novaj'servo de Pola
Sekcio de ILEI dissendataj lau' nom-listo, en diversaj retaj diskutlistoj
k.a.
Plena informo kun multaj fotoj aperos en speciala libreto prilaborota post
kelkaj monatoj. Tie estos menciitaj la nomoj kaj la kontribuo de c'iuj
eksterlandaj esperantistoj, kiuj kunlaboris/-as kun ni.
Dum la lastaj tri jaroj kun ICK kunlaboris ankau' kelkaj dekoj
da neesperantistoj kaj esperantistoj en Pollando. Dum diversaj momentoj plej
multe kontribuis organize: Wieslawa Graglewska, Aleksandra Traczyk kaj
Magdalena Tatara.
Maria Majerczak, direktorino de ICK, kaj kunlaborantoj
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]