Saluton al vi, Mariana, dankon, ke vi skribis:
> Kaj jen demando lauxtema: Cxu iu jam instruis al blindaj gejunuloj?
> En junio mi gvidos tian elementan kurson, kaj cxiaj sugestoj estus
> bonvenaj.
Mi instruis, sed tio okazis antau multaj-multaj jaroj. Nun mi
partoprenas en la ruslingva ukrajnia listo de blinduloj, kiuj ie ion
lernas. Iuj lernas aliajn lingvojn kaj pri tio ili disputas.
Pridisputataj temoj estas ankau kulturaj kaj politikaj eventoj,
c^iutaga vivo de la blinduloj.
Mi provis proponi instruadon de Esperanto al la blinduloj, sed
entuziasmo pri tio ne venis. La listanoj ne kredas, ke ili povas
utiligi g^in iamaniere au ne kredas, ke eblas ellerni g^in. Estos tre
bone, se iu esperantisto aktivulo el la alilandaj blinduloj skribos
leteron al la listo, en la letero devas esti lvokoj lerni g^in.
Necesas montri la kampojn, kie blindaj esperantistoj povas apliki
Esperanton por moralaj, kulturaj au ekonomiaj internaciaj kontaktoj.
Necesas, ke iuj blindaj esperantistoj skribu al la ukrajnaj fratoj
kurag^igajn leterojn kaj proponojn por kunlaboro kaj amikig^o. La
letero edstu direktita al mia adreso. Mi tradukos g^in kaj plusendos.
> P.S. Mi dankas anticipe al la respondontoj, cxar dum la sekva
> semajno mi ne havos tempon por skribi (pro partopreno en
> E-jxurnalista kongreso en Vilno).
Estos interesa legi vian raporton. Esperanto devas servi al
disverslandaj samprofesiuloj - en c^i kazo por diverslingvaj
j^urnalistoj.
Sukcesojn!
Kun estimo,
Eug. Serg. Perevertajo
abon. jashik 140, Poc^tamt,
UZB-700000, Tas^kento, Uzbekistano, CIS
retadreso: esperuzo@...