*ESPERANTLINGVA PREZENTADO*
*estas inter tri plej sukcesaj programeroj de la c'i-jara *
*Vojevodia Konkurso 'PROKSIMIG'U AL LA MONDO'.*
* *
La altprestig'a regiona fremdlingva konkurso por lernejanoj okazis maje. La
partoprenantoj prezentis artajn programojn en unu el la lingvoj: angla,
germana, Esperanto kaj franca. La konkuradon c'iujare partoprenas entute *c'.
mil* lernantoj.
*ESPERANTO EN LA KONKURSO*
* *
Pluraj lernejoj preparig'is al prezentado en E-o, sed kvar el ili
partoprenis - tamen, tiu nombro egalas la nombron de la lernejoj, kiuj
prezentis programerojn en la franca lingvo. Do, oni povas diri, ke la
pozicio de E-o en la konkurso estas forta (antau' du jaroj partoprenis
E-lernantoj el nau' lernejoj).
La organizantoj de la prestig'a konkurso aprezas kaj emfazas la fakton, ke
ESPERANTO ESTAS C'IUJARE REPREZENTATA EN LA KONKURSO (dum la aliaj
instruataj en lernejoj lingvoj, i.a. la rusa kaj itala, aperis lau'okaze).
La partoprenado de lernejoj en la kategorio Esperanto dum jam nau' jaroj
estas pruvo de tre bona laboro de aro da E-instruistoj en suda Pollando.
Efektive, ilia persistema kaj sindedic'a laboro alportis rezultojn jam en la
antau'aj jaroj: pluraj lernejoj gajnis la unuan premion en la kategorio
Esperanto (kaze de nesufic'e alta nivelo premioj ne estas aljug'ataj). La
c'i-jara sukceso estas pli granda: unuafoje oni prezentas E-programeron dum
la fina SOLENA KONCERTO. Tie oni prezentas tri plej sukcesajn prezentadojn,
elektitajn el inter c'iuj lingvaj kategorioj.
*MATERIALO PRI LA KONKURSO*
La Novaj'servo de Pola Sekco de ILEI planas prilabori vastan dosieron pri la
principoj de tiu interesa, tre alloga kaj inspiriga konkurso, g'ia signifo
por enkondukado de E-o en lernejojn, la antau'aj gajnintoj ktp., kun fotoj
kaj filmoj.
Ni jam sendis al la personoj, kies retadresoj trovig'as en la lau'noma
dissendolisto de la Novaj'servo, *filmeton *pri la gaja kaj kolora
prezentado de gelernantoj el la Zamenhof-lernejo en Zagornik* (14,53
MB).* Yahoo-diskutgrupoj
ne c'iam oferas eblon sendi alkroc'aj'ojn, sed persono, kiu interesig'as pri
ili, povas senpage alig'i al nia lau'noma dissendolisto, sendante al la
Novaj'servo piotr.espm( )gmail.com <piotr.espm@...> sian retadreson.
Eblas rezigni pri la abono kiam ajn.
*ANONCO DE LA REZULTOJ, SOLENA KONCERTO - 6 JUNIO*
Vendredon, la 6-an de junio, oni anoncos en Krakovo la rezultojn.
Al la ceremonio venos invititaj de la organizantoj E-lernantoj de la
Zamenhof-lernejo en Zagórnik, la prapranepino de A.Grabowski, Natalia
Dobrowolska, vers'ajne ankau' infanoj el la ILEI-lernejo en Czajowice.
Unu el ili prezentos sian programon dum la solena koncerto (partopreno lau'
oficiala invito), kiun c'eestos urbaj kaj vojevodiaj au'toritatuloj,
sponsoroj, reprezentantoj de la plej grandaj regionaj gazetoj kaj la Pola
Televido 3, en Krakovo. Gazetartikoloj aperos la postan tagon. La Televido
Kraków c'iujare prezentas raporteton pri la ceremonio, spekteblan en la
programero KRONIKA, la saman tagon. C'u la materialo estos disponigita
ankau' al la tutlanda televido, tion oni ne povas antau'vidi.
La Kronikon eblas rigardi en la reta arkivo: http://ww6.tvp.pl/6272.dzialy
La reala spektantaro de KRONIKA atingas la nombron 500 000.
Maria Majerczak
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]