Germana Esperanto-Centro resp. ICH, 37412 Herzberg am Harz - la
Esperanto-urbo, Germanio
esperanto-zentrum@... 06.06.2008
Karaj!
refresxigita hejmpagxo (http://ic-herzberg.de) kaj novaj fotoalbumoj atendas vin
kun belaj bildserioj de la lastaj gravaj eventoj en Esperanto-urbo:
1) ESPERANTO-FLOROJ: En la gxardeno de Esperanto-Centro ne nur pompas multaj
floroj sed ekzistas speciala terasbedo kun vintroduraj agavoj kaj kaktoj kaj
ankaux la famaj flavkoloraj kaj bonodoraj Esperanto-rozoj (kiuj nun aktive
floradas) kaj la nova Esperanto-klematito kun grandaj violetaj petaloj.
Venu, vidu kaj fotu mem aux rigardu sub:
http://esperantourbo.spaces.live.com albumo: Esperanto-floroj
2) ESPERANTO-LERNEJOJ: Delegacio de la baza lernejo el Bar Hill cxe Cambridge,
lernejo por Springboard-projekto, kun s-ino Claire White kaj s-ro Tim Morley
vizitis Herzberg kaj la bazajn lernejojn por esplori komunajn projektojn rilate
al instruado de Esperanto kun internaciaj kulturintersxangxoj en la bazaj
lernejoj de ambaux urboj.
La britaj lernantoj kune kun gepatroj kaj geinstruistoj venos fine de auxgusto
2008 al Herzberg!
Bonvenon ankaux al vi, se vi sxatus renkonti ilin inter 23-28.08.2008
http://esperantourbo.spaces.live.com albumo: Gastoj el Britio
Baza lernejo el Rybnik en Pollando, kie oni en la lerneja programo instruas
Esperanton, sercxas en nia regiono oficialan lernejokontaktojn.
Vidu fotoraporton, filmetojn pri la tre sukcesa vizito en Herzberg sur la
lerneja hejmpagxo:
http://www.miastorybnik.pl/sp34
Du lernantinoj kaj gimnazia instruisto el Herzberg planas partopreni la infanan
kongreseton en Oostvoorne cxe Roterdamo
3) GXEMELURBA PROJEKTO: Delegacio el Herzberg vizitis la polan gxemelurbon Gora,
kun Marika Frense, Otto Kern kaj Andres Diemel (GEJ-reprezentanto) kune kun niaj
du gastoj el Koreio s-ino Songxula kaj s-ro Lumturo.
Dum auxgusto 2008 okazos la tria komuna feriosemajno por gelernantoj de ambaux
urboj surbaze de Esperanto en Jemielno cxe Gora en Pollando.
http://esperantourbo.spaces.live.com albumo: SALO-3: Jemielno
4) VOLONTULOJ: S-ro Gian Carlo Fighiera (fama volontulo el Torino, Italio)
helpas dum du monatoj en Herzberg. Ni dankas.
Flanke de Job-Center helpas al ni, ekz. por ordigado de gazetoj kaj libroj, Gini
Asanov el Osterode, Hartmut Hilbert el Lonau kaj Thomas Garczarek el Herzberg.
Bonvenon kaj dankojn. Hejmpagxo de Interkultura Centro Herzberg:
http://ic-herzberg.de
5) URBAJ FESTOJ: semajnfine, 10-11 junio okazis en la Kastelo de Herzbeg
tradicia mezepoka festo: Spectaculum
http://esperantourbo.spaces.live.com albumo: Spectaculum
ANTAUX UK: Je la 12-a de julio 2008 ni kune festu la duan naskigxtagon de
Herzberg - la Esperanto-urbo!
Posttagmeze okazos Festo en la Parko. Vi povos ecx resti gxis la 19-a de julio
2008, cxar ni organizos internacian turismosemajnon kun gastoj el multaj landoj.
Detala programo en .pdf sur la nova hejmpagxo:
http://esperanto-urbo.de Kultur-turisma semajno
6) BUSO AL UK: Por la 19-a de julio 2008 (matene je la 7-a horo) ni mendis
buson por komuna veturado al UK en Roterdamo.
Kiu sxatus kunveturi? Estas favorpreza kaj rekta kunligo al la kongresejo.
Cxu ni krome rezervigu buson por la veturo je la 26-a de julio de Roterdamo reen
al Herzberg?
Se vi havas intereson, bv. informi nin plej baldaux.
Anticipan dankon.
Amike salutas
Petro Zilvar, Zsofia Korody, Marika Frense
*******************************************
http://esperanto-urbo.de
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)
______________________________________________________________
Jeden Monat 1 hochkarätiger maxdome-Blockbuster GRATIS!
Exklusiv für alle WEB.DE Nutzer. http://www.blockbuster.web.de