Vi fieras pri via lando, lingvo kaj kulturo,
shatas prezenti Ghin al samideanoj ?
Partoprenu la 41-an konferencon de ILEI kaj Ghuu Lingvan Festivalon!
Ni volas inviti vin partopreni en la Lingva
Festivalo prezentota de ILEI chi jare en
Portonovo, Benino. Kiel lastjare en Ranzan, ni
prezentos niajn lingvojn dum mallongaj kursetoj
kiuj dauros nur 25-30 minutoj. Vi povos prezenti
vian lingvon dum la festivalo lau la maniero kiun vi preferas.
Kiel en antauaj ILEI Konferencoj, ni utiligos
parton de posttagmezo por la lingva festivalo. Vi
povas nun enskribighi por prezenti la lingvon de
via lando, sendante mesaghon al Vladka Chvatalova
che sciuro@... au indiki tiun deziron
plenigante Vian alighilon. Vi bezonas nur doni
vian nomon, kaj la nomon de la lingvo kiun vi volas prezenti.
Se vi neniam partoprenis en Lingva Festivalo, ne
zorgu char ni donos al vi mallongan trejnadon en
la unua parto de la ILEI Konferenco, kaj vi havos
tempon por prepari la prezentadon de via lingvo.
Lastjare ni havis 20 lingvojn, kaj pli da
instruantoj char kelkaj kursetoj havis du, ech
tri prezentantojn. Post kiam ni ricevos vian
mesaghon por prezenti vian lingvon, ni metos vian
nomon kaj lingvon en la horaro de la Festivalo.
Por partopreni Lingvan Festivalon ne necesas
aparte alighi — sufichas mencii lingvon, kiun Vi
prezentos en Via alighilo kaj pretigi gajan
prezenton. Serchu pliajn informojn pri la
konferenco kaj Vi ekscios pri pliaj allogaj programeroj dum la tuta konferenco.
Gvidantino de kalkaj Lingvaj Festvaloj dum ILEI
konferencoj Vladka Chvatalova diris: „Ankau en
Benino ni shatus organizi etan internan Lingvan
Festivalon por montri al chiuj partoprenantoj,
kio ghi estas, kaj ebligi uzi tiun chi
programeron en la estonta agado en diversaj
landoj. La LF similas al foiro de interesoj, kie
chiuj partoprenantoj de la 41-a ILEI-konferenco
estas invitataj prezenti sian landon kaj sian
lingvon. Chiu prezentanto havos 25 minutojn che
speciale aranghita stando kaj rajtos prezenti
sian lingvon lau sia bontrovo. Eblas tute simple
prezenti, paroli pri historio, gramatiko,
geografia regiono auu ligita kulturo, au veni
vestita per naciaj vestajhoj, kunporti naciajn
manghojn, auskultigi nacian muzikon, naciajn
dancojn k. t. p.“ Kutime estas prezentataj,
depende de la tuta nombro, 4-5 lingvoj samtempe,
kaj sekvas 3-4 paralelaj duonhoraj prezentadoj.
Dum niaj konferencoj ni uzas 25 minutojn por
prezenti chiun lingvon, sed ankau ekzistas
festivaloj kun ekzemple 1-horaj prezentoj. Ebla
strukturo de la prezento povas esti ekzemple (ne nepre!):
1. Historio de la lingvo ? 3 min.
2. Nuna geografia regiono de uzado de la lingvo ? 2min.
3. Prezento de chefaj gramatikajhoj de la lingvo ? 5min.
4. Ekzemploj de tipaj esprimoj, salutvortoj ktp. ? 7 min.
5. Nacia kulturo, ligita kun la lingvo ? 8 min.
6. Ekzemploj de sonanta lingvo ? 5 min.
Principe ne ekzistas ununura maniero por tia
prezento, iu preferas esti pli serioza, iu
prezentas en sia duonhoro kvazau komedion.
Komence de la konferenco okazos kunveno, dum kiu
ni ankorau pli detale klarigos, kiel prepari
prezentadon de lingvoj, do ne timu proponi vin mem!
En Portonovo ni fakte ne planas publikan
prezenton, nur kvazau "laborseminarion" pri
preparado de lingvaj prezentoj kaj etan internan
festivalon, por prezenti al afrikaj samideanoj
kaj instrui al ili kiel poste utiligi tiun eblon dum aliaj eventoj.
NE PERDU EBLECON PREZENTI VIAN IDENTECON AL VASTA MONDO!
La 41-a Konferenco de ILEI en Portonov (Benino)
29 julio -05 augusto 2008
Esperanto instruistoj por planedo Tero
Se Vi ne povas veni persone kaj cheesti la
konferencon fizike ? ni ege petas Vin subteni la
konferencon per financa helpo kaj subvencii
partoprenon de kiom eble pli da instruistoj kaj
instrukapabligadon de junaj instruemuloj el
Afriko per enpagoj al la konto de ILEI che UEA
(ilek-a) au al Afrika Fondajho de UEA, chiam kun
indiko „Benino 2008“. Sed pli bone plenigi
alighilon en
http://ilei.info/konferenco/alighilo2008.php kaj
partopreni en la unua en historio granda
internacia porinstruista E-arangho en Afriko.
Informoj pri la konferenco, ghia programo, urbo,
partoprenkondichoj en
http://www.ilei.info/novajhoj/Portonovo.php. Se
vi havas demandojn, proponojn au komentojn — Vi
chiam estas bonvena skribi al: Aida Cižikaite
aidute@... (ILEI-estrarano pri konferencoj)
kaj Charles Alofa alofkarlo@... (prezidanto de LKK).
Afriko de proksime —
ghia kulturo malfermighos tuj antau Viaj okuloj!
~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato.corsetti@...>
~ ~ ~