Saluton!
Kun granda intereso mi legis la raporton. Mi sincere gratulas vin
pro la sukceso!
Mi havas kelkajn demandojn kaj komentojn:
- Kion signifas 7,5 p? Pri partoprenantoj esperinde ne temis ;-)
Vershajne pri poentoj, chu? (kk shajne signifas "kelkaj".)
- Se mi bone komprenis la priskribon, la Enkonduko dauris de 4/9
(au 28/8) ghis 29/10 2007, dum 10 * 2 instruhoroj. Se simile pri
la resto, do entute temis pri ch. 40 * 2 instruhoroj, do ch. 80
horoj de cheestado. Vi sukcesis persvadi la lastajn ses pri
relative multa instruado, eble char okazis kadre de universitato.
En liberaj semajnfinaj kursoj mi konstatis, ke post ch. 48
instruhoroj (3 semajnfinoj * 2 tagoj * 8 instruhoroj) ech la
interesitaj homoj sentis sin sufiche kapablaj. Sed ni ja ofertis
aldone chiusemajnan cheestadon en grupo kun praktikado.
- Kun granda ghojo mi trarigardis iom unu el la kvar verkajhoj,
pri muziko. Vere admirinda kaj bona celo de kursaro, ke fine la
homoj kontribuas per io al la Esperanto-literaturo kaj kulturo.
Eble post iom da redaktado oni povus antauvidi ian plian
publikigon. Chu jam ekzistas planoj pri tio?
Ligi instruadon kun vikipedio
Tio venigas min al ideo mia pri vikipedio. Mi pripensis, chu
eblus ligi ghin kun instruado. Mi imagas, ke kursanoj ricevus la
taskon traduki, redakti au mem verki artikolon au aldonajhon al
artikolo en vikipedio. En la komenco (de la vikipediumado, ne de
la kurso!) tio povus esti unu sola frazo, kiun la kursano
tradukas (kaj la instruanto au helpanto korektas). Poste povus
esti pli ampleksa tasko. La avantaghoj estus pluraj:
- La lernanto havas la konscion, ke li au shi produktas ion vere
uzotan - ne iun provtekston por la rubujo.
- La lernantoj tuj konatighas kun parto de la Esperanto-kulturo.
- La vikipedio, ja intertempe grava parto de la
Esperanto-kulturo, kresketas per tio. Estas bona shanco, ke
kelkaj el la lernantoj ankau poste plu kontribuos al ghi.
Problemo povas esti, ke por la instruanto estas multa laboro
korekti multajn diversajn tekstojn. Sed, se ni sukcesas trovi
mentorojn por korespondaj kursoj de Esperanto, eble ni sukcesos
ankau persvadi kelkajn homojn pri tiu tasko. Ja temus pri tio, ke
iu homo kapabla pri Esperanto loghanta ie en la mondo pretus post
retmesagha averto rigardi la tekston enmetitan en vikipedion.
Amike
Lu
--
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
--
Renato/Hokan skribis je 26.06.2008, 15:31 h:
R> To: <universitato@yahoogroups.com>
R> From: "Hokan LUNDBERG" <hokan@...>
R> Antau kk semajnoj finighis la Eo-kurso de la Stokholma universitato.
R> Entute estis kvar subkursoj:
R> 1. "Enkonduko al Eo" (7,5 p) - instruis Sonja kaj Hokan Lundberg
R> 2. "Interlingvistiko kaj konstruitaj lingvoj"
R> (7,5 p) - instruis Hartmut Traunmüller
R> 3. "Profundigho en Eo" (11 p) - instruis Sonja
R> 4. "Pri la kulturo k movado de Eo" (4 p) - instruis/gvidis Sonja
R> Jen kelkaj mallongaj informoj pri la kurso:
R> - El la 30 interesighantoj/alighintoj efektive
R> nur 23 enskribighis (iuj forfalis pro tempomanko, aliaj pro mankantaj notoj).
R> - El la 23 studentoj kiuj enskribighis 13 sukcese
R> trairis kaj la skriban kaj bushan ekzamenon de la enkonduka kurso.
R> - Jen priskribo de la enkonduka kurso en la
R> sveda:
R>
<http://ikso.net/tmp/su/kursbeskrivning.doc>http://ikso.net/tmp/su/kursbeskrivni\
ng.doc
R> .
R> - La enkonduka kurso estis sendepende de la aliaj
R> elektebla kaj sekvebla, kaj parto de la studentoj alighis nur al ghi.
R> - La duan subkurson trairis 6 studentoj farante skriban ekzamenon.
R> - Tiuj 6 dum tiu chi semestro trairis la trian kaj kvaran subkurson.
R> - Fine de la tria subkurso la studentoj faris B1-
R> kaj B2-nivelajn ekzamenojn de ILEI, chiuj sukcese.
R> - Dum la kvara subkurso la studentoj laboris
R> memstare kaj verkis mallongajn laborajhojn:
R>
<http://ikso.net/tmp/su/Esperantokulturo_en_la_reto.doc>http://ikso.net/tmp/su/E\
sperantokulturo_en_la_reto.doc
R> http://ikso.net/tmp/su/Muziki_en_Esperanto.doc
R>
<http://ikso.net/tmp/su/Slango_universala.pdf>http://ikso.net/tmp/su/Slango_univ\
ersala.pdf
R> http://ikso.net/tmp/su/Esperanto_en_universitatoj.doc
R> (2 aliaj laborajhoj ankorau ne estas tute pretaj.)
R> Ghenerale ni kontentas pri la kurso. La kombino
R> de cheesta instruado, i.a. per ekzercoj/taskoj el
R> Edukado.net, malcheesta instruado per "lernu!"
R> kaj ekzamenado per MONDO
R> (<http://mondo.su.se>http://mondo.su.se) kaj
R> busha ekzameno sentighis tre bona.
R> Lauplane la kurso okazos denove en 2009 se sufiche multaj alighos al ghi.
R> Informe,
R> Sonja & Hokan
R> ~ ~ ~
R> Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
R> Italujo <renato.corsetti@...>
R> ~ ~ ~
--
Ein Schritt aufeinander zu
http://www.EsperantoLand.org
Por la kreskigo de Esperantujo
6a SOMERE, 1a ghis 17a de augusto 2008, Kall-Krekel/Eifel
http://www.esperantoland.org/somere/
7a Novjara Renkontigho (NR), 27a de dec. 2008 - 3a de jan. 2009
Frankfurt/Main
http://www.esperantoland.org/nr/
Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj
Libroj, muziko, gazetoj
Forumo ...