Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi cercare nel gruppo tutti i messaggi inviati.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
SOMERE: Koncerto de Kim - Senpagaj lokoj - Rabato por UK-, IJK- kaj   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3281 di 3930 |
(Antaudankon, se vi plusendas tiun chi informon.)

Novajhoj pri la

6a SOMERE, SOmera MEzeuropa REnkontigho,

okazonta de la 1a ghis la 17a de augusto 2008 en Kall-Krekel,
meze inter Kolonjo kaj Trier, Germanio
http://www.esperantoland.org/somere/

- Kim Henriksen koncertos dum SOMERE la 3an de augusto 2008
- István Ertl prelegos pri literaturo
- Du senpagaj lokoj en SOMERE por progresantoj
- Du senpagaj lokoj por orienteuropanoj kaj ekstereuropanoj
- Dudekprocenta rabato por UK-anoj, IJK-anoj kaj REF-anoj
- Alighis 24 homoj el sep landoj al SOMERE (ok infanoj)
- Limdato 5a de julio


Kim Henriksen koncertos dum SOMERE, la 3an de augusto 2008

Koncerto de Kim Henriksen kun lia filo Villads okazos dum SOMERE
en Kall-Krekel plej vershajne en dimancho, la 3a de augusto. Kim
jam ekde la okdekaj jaroj estas konata en Esperantujo kiel
muzikisto kaj lerta etoskreanto. Li membris en la grupoj
"Amplifiki", "Esperanto Desperado" kaj nun en "Hotel Desperado".
Li kreis interalie la kantojn "Sola" kaj "Ska-virino"
http://youtube.com/watch?v=hGBYcCSn38Y . Iom pri li en vikipedio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kim_J._Henriksen .

Estos prelego de István Ertl pri literaturo

István Ertl kun familio partoprenos en SOMERE dum kelkaj tagoj
ekde la 10a de augusto. Li planas prelegon pri literatura temo.

Pliajn programerojn de SOMERE vi trovos sur
http://www.esperantoland.org/somere/#programo .

Du senpagaj lokoj en SOMERE por progresantoj

Por subteni novajn Esperanto-parolantojn ni lotumos du senpagajn
partoprenojn de po sep tagoj al homoj, kiuj eklernis Esperanton
dum la pasintaj du jaroj, ekde aprilo 2006. Interesitoj bonvolu
enmeti siajn bazajn datumojn en la formularon che
http://www.esperantoland.org/somere/#alighilo ghis sabato, 12a de
julio. (Alighintoj automate partoprenas en la lotumado, se ili
eklernis Esperanton dum la pasintaj du jaroj.) Instruantoj de
Esperanto bv. pludoni tiun informon al siaj lernintoj.

Du senpagaj lokoj por orienteuropanoj kaj ekstereuropanoj

Por aparte subteni homojn el orienta Europo kaj aliaj ekonomie
malpli favoraj landoj ni lotumas du pliajn senpagajn lokojn de po
sep tagoj. La landoj estas: La iam socialismaj landoj de orienta
Europo, Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko),
Afriko kaj Latina Ameriko. Interesitoj bonvolu enmeti siajn
bazajn datumojn en la formularon che
http://www.esperantoland.org/somere/#alighilo ghis sabato, 12a de
julio. (Alighintoj automate partoprenas en la lotumado, se ili
loghas en la koncernaj landoj.)

Dudekprocenta rabato por UK-anoj, IJK-anoj kaj REF-anoj

Partopreni plurajn renkontighojn en unu sama somero povas minaci
la financajn eblecojn. Ni donas al vi dudekprocentan rabaton, se
vi chi-jare partoprenas en unu el la tri renkontighoj UK, IJK au
REF - kompreneble kadre de la disponeblaj lokoj en SOMERE. Nia
tendumejo plej certe chiukaze havos lokon por vi.

Intertempe alighis 24 homoj el sep landoj al SOMERE (ok
infanoj)

Sur la pagho
http://www.esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere6.php vi
povas legi la nomojn de la unua dudeko da alighintoj de SOMERE.
Inter ili trovighas ok infanoj kaj junuloj. La plimulto venos el
eksterlando, kiel kutime dum SOMERE - el Belgio, Francio,
Germanio, Luksemburgio, Pollando kaj Siberio. Ni ghojos, se
baldau ni povos saluti ankau vin inter la partoprenontoj.

Limdato 5a de julio

Ghis la 5a de julio vi povos ghui pli favoran prezon. Chiukaze
eblas iom redukti la prezon, se vi shatos ghui tendumadon au,
eventuale, memzorgadon.

Ni deziras al vi belan someron kaj ghojos, se vi shatos pasigi
ghin kun ni.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

--

Ein Schritt aufeinander zu
http://www.EsperantoLand.org
Por la kreskigo de Esperantujo

6a SOMERE, 1a ghis 17a de augusto 2008, Kall-Krekel/Eifel
http://www.esperantoland.org/somere/
7a Novjara Renkontigho (NR), 27a de dec. 2008 - 3a de jan. 2009
Frankfurt/Main
http://www.esperantoland.org/nr/

Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj
Libroj, muziko, gazetoj
Forumo ...




Lun 30 Giu 2008 2:40 pm

esperantolandde
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3281 di 3930 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

(Antaudankon, se vi plusendas tiun chi informon.) Novajhoj pri la 6a SOMERE, SOmera MEzeuropa REnkontigho, okazonta de la 1a ghis la 17a de augusto 2008 en...
Lu Wunsch-Rolshoven -...
esperantolandde
Offline Invia email
30 Giu 2008
3:03 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?