La antauxa duonjara raporto el LEA, Chinio
Tre rapide pasis tempo, ni jam pasigis dunonon da la jaro 2008. Tamen ghi
faris multajn laborojn kvankam oni ne legis ajnan informon pri LEA
(Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Chinio) en la pasinta duonjaro.
Informado
S-ro Liu Zhengkun, prezidanto de LEA, gvidis estraranojn multfoje kontakti
respondeculojn kaj jhurnalistojn de televido kaj jurnaloj je provinca nivelo por
projekti kaj fabriki specialan programon pri Esperanto samptempe aperontan en
tiuj komunikiloj. La laboroj ne estas vanaj, ili promesis, ke ili aktive agados
por tiu programo. Laux labordivido chiu estrarano estas streche kaj orde
preparanta sin por sukcesigi tion.
Instruado
Mi ghoje informas chiun pri tio, ke pli ol 700 studentoj, kiuj elektis
Esperanton kiel nendevigan studobjekton en tri universitatoj en la provinco,
finis ekzamenojn. Kiam mi verkas tiun chi raporton, kvin instruistoj Profesorino
Li Yanhong, profesorino Yu Yanru, s-ino Jiao Xiyang, profesorino Wang Wenyu kaj
docento Pan Chengbo respektive finpoentis ekzamenajn paperojn, i.a. de pli ol
180 studentoj en Liaoning Universitato, de pli ol 180 studentoj en Shenyang
Muzika Universitato kaj de pli ol 360 studentoj en Shenyang Universitato.
Samtempe 84 studentoj el Liaoning Universitato partoprenis en la ekzameno pri la
nedeviga studobjekto ”° Evolua Historio de Esperanto”±.
Post dauxra enkonduko de instruaj metodoj ”°Reciproka Movado”± iniciatita de
f-ino Mu Chunlei en Shenyang Muzika Univeristato kaj de Masanori-metodo en
Liaoning Universitato, chi-jare s-ino Jiao Xiyang, ghenerala sekretarino de LEA,
provis metodon ”°kanto po semajno”± konforme al karakterajhojn de studentoj en
Shenyang Muzika Universitato, t.e. chiusemajne shi instruis kanton de Esperanto.
Kursoj kun diferentaj studpoentoj, t.e. alta kaj malalta poent-kurso nomataj de
studentoj, estis efike praktikitaj en Shenyang Universitato. Se studentoj
trapasus ekzamenojn, do, alighintoj por altpoenta kurso akiris 2 studpoentojn,
kun multa enhavo, kaj por la malaltpoenta 1 studpoentojn, kun simpla enhavo.
Tiuj chi metodoj vekis intensan intereson de studentoj kaj kontentigis la
studentojn kun malsamaj deziroj. Ghis la 30-a de junio pli ol 480 studentoj en
Shenyang Universitato jam anoncis sin por la kurso de la venonta semestro.
Utiligado
Komence de 2008 LEA sendis gratulajn leterojn de novjaro al Esperanto-Societo
en Takatuki kaj Takatuki Internacia Asocio, kiuj varme akceptis delegacion de
LEA post la 92-a UK okazinta en 2007 en Jokohamo, Japanio.
La 12-an de majo LEA kunvenis por festi la 100-jaran jubileon de UEA.
Profesoro Liu Zhengkun revuis la 100-jaran historion de UEA. Profesoro Zhang
Wei, vic-estro de Liaoning Universitato, en sia parolado emfazis, ke nia
universitato multjare enkondukis Esperanton kiel nedevigan studobjekton, kaj
funkciigis kurson pri ĝia evolua historio, kiu nuntempe aperas nur en nia
universitato en Chinio, ghuste pro konsidero, ke Esperanto estas lingvo kun
nobla idealo kaj bela perspektivo. Ni chiuj, precipe esperantistoj, havis
neforpusheblan devon: tutkore disvastigi kaj uzi Esperanton. Tio estis la plej
bona donaco al la 100-jara UEA. Auxskultinte paroladojn ankaŭ reprezentanto
el 15 magistroj, kiuj lernas kaj lernis Esperanton en la universitato, esprimis
sian elkoran vochon: ili farighos veraj dissemantoj kaj praktikantoj de
Esperanto, ech post kiam ili diplomighas. Dume cheestintoj subskribis siajn
nomojn sur rulajho de kaligrafio, agado por memori tiun jubileon
cirkluanta en Chinio. Entute 35 personoj el Liaoning, Beijing, Guizhou, Interna
Mongolio kaj Yunnan partoprenis en la kunveno, kiun prezidis s-ino Jiao Xiyang.
LEA partoprenis en organizadon de la 5-a Nordorienta China Kongreso de
Esperanto (NOChK) okazinta inter la 17-a kaj 18-a de majo en Harbin,
Heilongjiang, kun pli ol 130 personoj, kaj sendis delegacion ghin cheesti. S-ro
Liu Zhengkun faris paroladon la malferma ceremonio kaj prezidis kunvenon de
Esperanto-asocioj je provinca nivelo. S-ino Jiao Xiyang prezentis laborojn de
LEA en la lastaj jaroj kaj vochlegis la rezolucion de la kongreson kune kun alia
kongresinto. Che la ferma ceremonio s-ro Liu Wei, la plej juna vic-prezidanto de
LEA, transprenis la kongresan flagon kaj solene deklaris, ke la 6-a NOChK okazos
inter la 20-a kaj la 22-a de auxgusto, 2010, en la bela landlima urbo Dangdong,
kaj surloke persone donis la flagon al s-ro Ma Fengcheng, respondeculo de
Dandong-a Esperanto-Asocio. Krome la estraranoj de LEA kontaktis s-ron LEE
Jung-kee, prezidanto de KAEM (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado), kaj
kun li intershanghis pri evoluo de Azia Esperanto-movado.
Celante kvaliton de rezervaj Esperanto-fortoj kaj fortigon de Esperanto-apliko
la 2-an de junio parto de la estraranoj kunsidis kaj diskutis pri kunlabora
ebleco sendi al aliaj landoj studentojn, kiuj havas certan bazon kaj sciojn de
Esperanto, kaj pri starigo de retejo de LEA . S-ino Zheng Quan, vic-ghenerala
sekretarino, estro de speciala lernejo por korea lingvo financita de komerca
kompanio en Koreio, donis kelkajn proponojn lige kun sia multjara sperto. S-ro
Wu Guojiang prezentis Esperanto-centron de la Esperanto-urbo (Herzbeg) en
Germanio, someran kurson de ELNA en Usono, Internacian Centron pri Kulturo kaj
Turismo en Pollando ktp. Pri starigo de la retejo s-ro Liu Wei diris, ke li nun
havis kapablon plenumi tion, sed LEA nepre konsideris kiel ghi povi farighi
platformo lerni kaj uzi Esperanton kaj fenestro de lokaj diversaj registaroj al
la mondo por ghiaj aktiveco kaj utileco.
Fine de junio LEA transdonis al E-instruistoj kaj studentoj librojn, kiujn
donacis s-ro Hori Yasuo, estrarano de UEA kaj eks-prezidanto de KAEM.
LEA bezonas freshajn florojn kaj aplauxdon, sed plie bezonas subtenon kaj
partorpenon de chiu flanko, char la vojo, sur kiu ghi iros, estas ankoraux tre
longa.
Raportis Wu Guojiang, vicprezidanto de LEA
*********************
Adreso: s-ro Wu Guojiang
Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
CN-113008 Fushun Liaoning Chinio
Retadreso: ghemelurboj@... amikeco999@...
---------------------------------
ŃÅ»¢ÓŹĻä£¬ÄśµÄÖÕÉśÓŹĻ䣔
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]