Karaj Eins-anoj,
La unuan fojon kiam mi skribis ion en la eins-diskutejo vershajne
okazis en frua oktobro, 2000. Lau la statistiko de nia listo estis la
oka komento el la nun pli ol 3000. Lau la sama fonto, mia lasta
komento okazis la 3an de novembro, 2000. Do, nun mi volas diri
RESALULTON!, kaj mi pardonpetas pro mia malfrua respondo al kelkaj
demandoj kaj temoj starigitaj en la jaro 2000 kaj poste. Mi kiel eble
plej baldau respondos al demandoj rilate kelkajn pedagogiajn temojn,
char pli ol iu ajn alia diskut-listo en la interreto, estas ghuste tiu
de EINS kiun mi taksas la plej altvalora por plibonigi esperantan
instruadon. (eble estas aliaj sed mi ne konas ilin).
dennis