Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi imposatare la cronologia dei messaggi? Clicca nel link datea. le tue preferenze verranno salvate.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
ILEI-anoj : Ni provas instrui bone. Chu ni nun provu lerni bone?   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3287 di 3930 |
ILEI-anoj : Ni provas instrui bone. Chu ni nun provu lerni bone?

Sukcesaj organizajhoj, firmaoj kaj asocioj lernas. Ili lernas de
aliaj organizajhoj, de la ghenerala socio, kaj de si mem. Unu el la
plej bonaj manieroj lerni pri si mem estas koni ghisfunde sian
historian, siajn agojn kaj siajn atingojn. Sukcesaj organizajhoj
ofte listigas chion utilan kaj valoran el ghia historio,
disponigante ghin sur la interreton por chiuj el siaj laborantoj kaj
kunlaborantoj. Eventoj, prelegoj, statistikoj, analizoj kaj
chiaspecaj okazajhoj estas ofte surretigitaj por chies okuloj kaj por
chies lernado. Esperanto ghenerale, kaj ILEI specife povas fari
simile, kreante informobazon sur kiu ni povos lerni pli vaste kaj pli
profunde.

ILEI jam faris tre, tre bonan pashon tiudirekten kiam ni metis
artikolojn de IPR sur la Interreton. Se iu nun volas verki
artikolon pri la instruado de Esperanto en Chinio, la verkonto povas
konstati ke Liu Xiaojun jam faris skribajhon tiurilate en 2004.
Tamen la pashado devas iri pli antauen char dum multaj artikoloj el
IPR nun komplete disponeblas, kelkaj pli novaj, inkluzive tiun pri
instruado en Chinio, ankorau ne aperis plentekste.

Kaj aliaj facilaj pashoj eblas, lau mi. Ekzemple, ni povas enarkive
listigi la prelegojn faritajn dum ILEI Konferencoj tra la jaroj.
Tiamaniere, venontaj prelegantoj povas daurigi la konstruadon de
ideoj kiujn aliaj Esperantistoj alitempe jam komencis.

Por la Tago de la Lernejo, ni povas fari similan liston. Mi memoras,
ke Jozef Horvath faris elstaran prelegon dum la UK de Hungario en
1983. Bedaurinde, mi ne trovas ie ajn ech unu vorton pri tiu brila
kontribuajho al nia instruado.

Estos facile, post kiam tiaj informoj aperos, lasi ilin surrete por
chiam, tiel kreante potencan memorlokon de esperantaj pedagogiaj
informoj kaj antauenirajhoj kiuj helpos al ni lerni.

La infomoj povas esti laubezone korektitaj, kaj aldonaj informoj
povas enmetighi, helpante nin lerni ech pli. Ekzemple, Aleksandr
Melnikov faris ege amuzan, altvaloran prezentadon de instruteknikoj
che la ILEI Konferenco en Kerkegrade en 1988. Tiam ne ekzistis
facila maniero filmi kaj disponigi la informon al tiuj ILEI membroj
kiuj ne partoprenis tiun konferencon. Hodiau tamen, Aleksandr mem,
se li emas, povas filmighi rekreante sian prelegon por la ghuo kaj
lerno de ni nun en la jaro 2008.

Sciu, ke la mona kosto fari la supre-menciitajn lernigajn aldonajhojn
estas preskau nulo. Do financaj postuloj ne bremsos la aplikon de la
aldono de utilaj historiaj informoj. Krome, la laboro povas esti
farata iom post iom, tra la jaroj se bezonate.

Hodiau oni scias, ke en nia rapide shanghighanta mondo, estas tiuj
organizajhoj, komercaj kaj nekomercaj, kiuj plej bone lernas, kiuj
pleje sukcesas. Chu ILEI ne estus multe pli sukcesa kaj efika se ghi
ne nur instruas, sed ankau mem lernas ?

Kaj vi, kara leganto, chu vi lernis iom el chi tiu interreta
mesagho? Kion vi pensas pri chio chi ? Chu utila, chu eble ne
sufiche praktika? Kion vi mem povas fari por realigi ghin se vi
pensas, ke ghi bonas?

Dennis Keefe
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
www.tritiko.cn





Gio 10 Lu 2008 1:29 pm

dennisinparis
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3287 di 3930 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

ILEI-anoj : Ni provas instrui bone. Chu ni nun provu lerni bone? Sukcesaj organizajhoj, firmaoj kaj asocioj lernas. Ili lernas de aliaj organizajhoj, de la...
dennis keefe
dennisinparis
Offline Invia email
10 Lu 2008
1:29 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?