Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Giŕ Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi cercare nel gruppo tutti i messaggi inviati.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Edukado.net dum la UK   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3291 di 3885 |
De: "Katalin Kovats" <redaktanto@...>

Saluton,

Ni kun granda ghojo informas vin pri tio ke dum
la jhus finighinta Universala Kongreso de
Esperanto, edukado.net prezentis sin dum la
Movada Foiro kaj gvidis 16 paroligajn lecionojn
je du niveloj, kiujn partoprenis plurcent
kongresanoj. La 90-minuta arangho METIEJO allogis
centon da homoj, kiuj kun intereso rigardis niajn
instruilojn, dancis korelative, foliumis la
elprintitajn materialojn de la Lerniloteko kaj
Metiejo, renkontis niajn kunlaborantojn kaj la
verkistojn Stano Marcek, Dennis Keefe kaj Paul
Gubbins, parolis kun gvidantoj de diversaj
projektoj kaj partneraj organizajhoj. Multaj
vizitantoj kunprenis kelkajn el la ch. ducent
senpagaj brokantajhoj kaj achetis tombolon, dum
kiu estis lotumitaj 25 libropremioj.

Dum la semajno estis disdonitaj 1000 pinchiloj,
kiujn multaj el la kongresanoj surhavis kaj espereble laucele uzis.

Nia retejo estis rimarkeble cheesta dum la
kongreso, kies ferma ceremonio portis al ni grandan surprizon.

Edukado.net ricevis premion de UEA pro ghia
elstara agado por la Internacia Lingvo Esperanto.
La diplomo estis transdonita al Katalin Kováts,
redaktoro de la retejo, antau milio da
esperantistoj. La prestigha rekono de la plurjara
agado espereble gvidos al fruktodona partnerigho de la retejo kaj UEA.

La ricevita diplomo videblas en la pagho Aktualajhoj.

Feliche pro la rekono kaj gratule al nia „frata”
retejo lernu! (kiu ricevis la saman diplomon pro
sia agado) ni deziras al vi chiuj bonajn somerajn feriojn.

Katalin Kováts, redaktoro

------------

Ligo al la paghoj de la agado dum la UK:

<http://www.edukado.net/pagina/Aktuala%26%23309%3Boj/13830/#21142>http://www.edu\
kado.net/pagina/Aktuala%26%23309%3Boj/13830/#21142



~ ~ ~
Renato Corsetti [korseti], Via del Castello, 1,
IT-00036 Palestrina, Italujo, <renato.corsetti@...>
~ ~ ~

[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]




Ven 1 Ago 2008 7:38 pm

renato.corsetti@...
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3291 di 3885 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

De: "Katalin Kovats" <redaktanto@...> Saluton, Ni kun granda ghojo informas vin pri tio ke dum la jhus finighinta Universala Kongreso de Esperanto,...
Renato Corsetti
renato.corsetti@...
Invia email
1 Ago 2008
7:38 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?