Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi imposatare la cronologia dei messaggi? Clicca nel link datea. le tue preferenze verranno salvate.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Kursoj en Vjetnamujo   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3292 di 3881 |
Jen vere imitinda ekzemplo!

Renato

--------------------------------------------------------
de: "Nguyen Xuan Thu" <autuno32@...>
temo: (vjetnamaj esperantistoj) Bilanco de somera E-kursaro

Bilanco de la somera Esperanta kursaro
gvidata de s-ro Przemek Grybowski
(Hanojo, 3-16/7/2008)

Laux interkonsento inter Vjetnama
esperanto-Asocio kaj s-ro Przemek Grybowski
(mallonge kaj esperante Psxemo), instruisto cxe
Pedagogia Universitato en Bydgoszcz, Pollando,
okazigxis esperanta somera kursaro. Psxemo akceptis instrui senpage.

La nombro de partoprenantoj atingis 59.

La totala nombro de seancoj estas 26.

La kursaro okazigxis cxe 4 malsamaj lokoj:

5. Cxe Goc Viet kafejo, kun 3 kursoj:

Kurso A: 9 lernantoj, veraj komencantoj;

Kurso B: 11 lernantoj, cxefe junuloj partoprenintaj IJK 63 kiel volontuloj;

Kurso Paroliga: cxiuvespere, kun lernantoj de A kaj B kursoj;

6. Cxe Kim Lien kvartalo, kurso C: 6
lernantoj kaj IJK volontuloj kiuj ofte partoprenis.

7. Cxe Multlatera Departemento de
Vjetnama Unio de Amikecaj rilatoj. 9
partoprenantoj kiuj estas ties oficistoj , nivelo A1.

8. Cxe Nguyen Sieu Duagrada Mezlernejo, nivelo A0: 24 lernantoj.

Pri agxo: La plej junaj estas la lernantoj de
Nguyen Sieu mezlernejo naskigxintaj en 1997 (11
jaragxa). La plej agxa lernanto estas s-ro Nguyen Vinh (pli ol 80).

Pri la programo kaj la instrumetodo

Estas 3 niveloj:

Nivelo A: Tute novaj komencantoj

Nivelo B: Komencintoj, kiuj servis kiel IJK63
helpantoj-volontuloj. La lernaj temoj estas
diversaj: prezento pri Hispanio; la karnavalo en
Barcelona; Katalunio – rilatoj interr Katalunio
kaj Hispanio; video filmo "Mazi en Gondolando";
prezento pri Brazilo, kun ilustrajxoj per DVD,
bildoj, kantoj; libera konversacio pri ajna temo.

Nivelo C: prelego pri diversaj temoj kiel: interkulturo; Brazilo; edukado.

Instrumetodo: La instrumetodo estas la rekta
metodo. Psxemo bezonis nur helpon de tradukanto
po 30 unuaj minutoj por niveloj A – B, poste, per
gestoj, parolloj, mimikoj, diversaj objektoj
(pupo, hundo, kato, ludiloj, auxtoj, lerniloj
ktp.) li ja povas komuniki kun la lernantoj.

En la prelegoj kun nivelo C, Psxemo libere
parolis en Esperanto, li estis tre bone
komprenebla kaj tute ne bezonis tradukadon.

Laboro de la organizantaro:

Estas 2 partoj: Enhavo kaj Servado.

Pri enhavo: 4 membroj de Trejna Komitato: Thu,
Ngoc Lan, Bao, Ha aktive faris la programon,
kontaktis la instituciojn, registrigis la lernantojn, dividis ilin en klasoj.

Pri Servado: F-ino Hong Hanh, estrino de Goc Viet
kafejo zorgis pri mangxado, logxado kaj vetrurado de la instruisto.

Homoj, kiuj alportis konsiderindan materialan subtenon:

- Sro Phan Hong Vuong, kiu donacis sian tutan
honorarion pro traduko de la romano "La mirindaj
aventuroj de metilernanto Hlapicx" (1,2 milionoj dongoj);

- S-ino Nguyen Thi Volga kiu donacis du auxtajn
veturadojn el kaj al Noi Bai flughaveno por akompani la gaston;

- La mezlernejo Nguyen Sieu, kiu kreis favorajn
kondicxojn por ke unu 6a grado klaso lernu
Esperanton per rekta metodo dum 4 seancoj.

- Psxemo donacis al la vjetnama esperantista
junularo tutan skatolon da libroj, kolekton de
diversaj DVD, KD pri Esperanto, kaj unu DVD aparaton.

Homoj, kiuj montris multan klopodon en lernado:

- F-ino Nguyen Thanh Van, estrino de Lucien
Peraire klubo, kiu kuragxigis multe da koleginojn
partopreni la kurson. Sxi mem partoprenis en
preskaux cxiuj matenaj (niveloj A-B) kaj vesperaj seancoj (paroliga)

- F-ino Bui Hong Phuong, krom la cxeesto en la
kursoj, veturis Psxemo-n per motorciklo al cxiuj
lernaj lokoj, inkluzive tagmeze, sub varmega vetero;

- Du agxaj gelernantoj kiuj aktive partoprenis en
preskaux cxiuj seancoj: s-ro Nguyen Van Phach kaj s-ino Do Thi Vuong.

Konkludo

La preparado estis tre bone farita, ni havis
interkonsenton kun Psxemo ecx dum IJK, kaj poste
havis multajn diskutojn kun li per la reto.

La malfermo de tiu cxi kursaro estis anoncita en
la retejo
<http://www.edukado.net>www.edukado.net kaj ni
ricevis gratulmesagxon kaj kuragxigon de
internaciaj esperantistoj kiel s-roj Renato
Corsetti, Lee Yung Kee, s-inoj Katalin Kováts kaj Franciska Toubale.

Neniam kursaro allogis tiom multe da lernantoj,
okazigxis en tiom da lokoj, kun tiom da malsamaj niveloj kaj agxgrupoj.

Ni esprimas unue nian elkoran dankon al Psxemo,
kiu varme transdonis al ni konojn, alportante
konsiderindan materialan kaj moralan kontribuon al la viglado de la movado.

Niaj dankoj alvenas ankaux al cxiuj homoj kies
nomoj estas supremenciitaj, pro ilia kontribuo al
la farado de la programo, varbado de lernantoj,
servado, alportantante decidan kontribuon al la sukceso de la kursaro.

Fine, ni esprimas nian dankon al la familio de
f-ino Yen, kiu bonvole konsentis, ke plejparto de
la kursoj okazigxu tie kaj akceptis nian gaston dum la du lastaj semajnoj.



~ ~ ~
Renato Corsetti [korseti], Via del Castello, 1,
IT-00036 Palestrina, Italujo, <renato.corsetti@...>
~ ~ ~

[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]




Sab 2 Ago 2008 8:15 am

renato.corsetti@...
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3292 di 3881 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

Jen vere imitinda ekzemplo! Renato ... de: "Nguyen Xuan Thu" <autuno32@...> temo: (vjetnamaj esperantistoj) Bilanco de somera E-kursaro Bilanco de la...
Renato Corsetti
renato.corsetti@...
Invia email
2 Ago 2008
8:16 am
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?