Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi cercare nel gruppo tutti i messaggi inviati.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Unua raporto el konferencinto en Portonovo, Benino   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3296 di 3882 |
de: sabiyumva jeremie <jerrybs21@...>

Survoje al la konferenco mi ege pensis pri kio okazos kaj provis
diveni tion. En mia kapo cxiam venas la ideon, ke afrikaj
esperantistoj montros nian sperton al alimondanoj cxar cxi konferenco
estas la unua grava internacia arangxo okazinta en Afriko. Por ni,
burundiaj esperantistoj, kiuj partoprenis por la unua fojo ILEI
konferencon (kaj la unua internacia arangxo), la konferenco en Benino
estis travivajxo kiu faris sur nin neforgeseblan impreson.

Post kiam la aviadilo surterigxis en la fluhaveno de Cotonou
(Kotonu) ni telefonvokis lokan esperantiston sed, bedauxrinde nia
kara samideano estis ege okupita, kaj sendis al ni taksiiston, kiu
kunportis nin al hotelo en Kotonu. Ni tranoktis tie, kaj dimancxon,
Latifou (la Prezidanto de la benina asocio, kiu logxas je cxirkaux
130 Km) venis en la hotelon kaj kuniris al Portonovo (je cxirkaux 30
km de Kotonu), la loko, kiu gastigis la konferencon. Tie, ni
renkontis Charles ALOFA la prezidanton de LKK, kiu afable bonvenigis
nin. Tiu unua kontakto kun la arangxantoj donis al ni tre bonan
impreson pri beninaj esperantistoj. Ili estis vere helpemaj, afablaj
kaj kamaradecaj.

Lundon, Alofa veturigis nin al Kotonu por arangxi nian vizon, cxar ne
eblis akiri gxin cxe la flughaveno (kiel ni antauxe pripensis) pro la
fakto, ke sabate la oficejo pri migrado estas fermita. La kamarado
estis apud ni kaj ege helpis.

En la unua tago de la konferenco (marde), ni ricevis niajn
konferencdokumentojn (post matenmangxo) kaj poste mi helpis en kelkaj
arangxoj. Mi soife atendis la venontan tagon por la inauxguro
oficiala de la konferenco. Mi profitis cxi liberan tempon por paroli
kun diversaj esperantistoj el Euxropo, kaj ege interesis al mi la
kunparolo kun Mirejo kaj Jean Pierre Boulet. De ili mi lernis multon
pri la movado en la mondo kaj en Afriko.

Merkredon okazis solena inauxguro (kun Esperanta Himno, kiu estis por
mi ege grava cxar mi jam kantis gxin nur en marto kun Klarita), kiu
estis ege impona kun cxeesto de la Reprezentanto de la Urbestro. La
gasto parolis loklingve, kaj lokaj esperantistoj tradukis al ni.

Ni vere komforte logxis, bonguste mangxis kaj sukcese konferencis en
la centro SONGAI. La programo de la konferenco estis tre ricxa: Ege
impresis al mi la instru-ludojn de Ana, la Deklaracio pri Homaj
Rajtoj de Rene'e, verkado de libro, prelego de Hori Yasuo, japana
muziko de Majuko, lingva festivalo de Vladka kaj aliaj programeroj de
la konferenco.

Alia grava punkto, kiun mi neniam forgesos estas la okazigo de la
internacia ekzameno, en kiu mi kandidatigxis en meza nivelo, kaj
felicxe mi trapasis la ekzamenon kaj ecx sukcesis. Mi ne antauxe
pripensis la ekzamenon, sed en mia unua kunparolo kun Mirejo, mi ege
interesigxis kaj ecx informis al sxi ke mi partoprenos la ekzamenon.

Mi partoprenis en unu interesa ekskurso, cxar mi ne povis partopreni
en cxiuj ekskursoj pro la fakto ke ekskursoj okazadis samtempe kun la
ekzameno . Ni piediris la urbon, vizitis muzeon kaj la gxardenon kaj
cxiam la dejxorantoj afable akceptis nin. Mi amikigxis kun la
laboranto de la muzeo, kaj li promesis lerni Esperanton. Mi jam
ricevis lian mesagxon kaj baldaux sendos al li kurson rete.
Aliflanke,mi volas lauxdi la etoson dum cxi ekskurso, kiu estis tre
amikeca, esperanta kaj bona por mi, kiu neniam auxdis pri beninaj
maskoj kaj pri misteraj arboj de Benino. Bedauxrinde ne estis rubando
aux afisxo, kiu devis konigi nin al neesperantistoj, (kaj laux mi tiu
ilo ege gravas cxar gxi plifaciligas la infomadon).

La bankedo estis ege bona kun loka danco. Dum la bankedo, okazis
disdono de donacoj al ne sukcesintoj de la ekzamenoj en ambaux
niveloj kaj atestiloj (kun donacoj) al sukcesintoj .

Ni revenis al Burundo spirite ricxigxitaj kaj kun multaj kontaktoj
kun novaj interesaj kamaradoj el diversaj landoj de nia planedo. Mi
jam komencis la korespondadon kun pluraj el ili.

Se mi rajtas fari iujn konkludojn pri la organizado de Konferenco,
havante unu nuran konferencan sperton, do mia konkludo estas ke la
konferenco estis organizita rimarkinde cxar en Afriko ni ne ankoraux
organizis tian arangxon. La loko por la kongreso estis elektita tre
bone - facile atingebla kaj trovebla, bonaj ebloj reklami Esperanton
al la logxantoj aux feriantoj.

Aplauxdindas la organiza laboro de LKK. Bedauxrinde ne estis suficxaj
informoj (afisxoj pri la konferenco) en kaj ekster la centro (nur unu
afisxon mi vidis en la mangxejo) kaj ne okazis kunsido de afrikaj
esperantistoj el diversaj landoj por priparoli strategiojn por
antauxenigi la movadon. Ni esperu ke en venontaj arangxoj afrikaj ke
tio ne reokazos.

Resume: kongreso bunta, bela, varia, interesa, glata, internacia!
Grandegan dankon al cxiuj organizantoj pro ilia sukcesa laboro kaj al
UEA/ILEI, kiuj subvenciis partoprenon de afrikanoj.

Jeremie




~ ~ ~
Renato Corsetti [korseti], Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
Italujo, <renato.corsetti@...>
~ ~ ~

[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]




Sab 9 Ago 2008 2:16 pm

renato.corsetti@...
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3296 di 3882 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

de: sabiyumva jeremie <jerrybs21@...> Survoje al la konferenco mi ege pensis pri kio okazos kaj provis diveni tion. En mia kapo cxiam venas la ideon, ke...
Renato Corsetti
renato.corsetti@...
Invia email
9 Ago 2008
2:16 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?