Estas gxojige legi la raporton pri bona ILEI-konferenco en Benino. Dankon
Jeremie Sabiyumva!
Estis terure auxdi, kiam Atilio Rojas (sekretario de ILEI) kaj Aida Cizikaite
(estrarano pri konferencoj) en marto 2008 proponis al la ILEI-estraro nuligi la
cxi-jaran ILEI-konferencon en Porto-Novo.
Estis gxojige, ke multaj tamen ekagis, varbis kaj helpis sukcesigi la
konferencon.
Estis rezultohava la ILEI-seminario en februaro 2007 por trejni afrikajn
kolegojn lingve kaj fake antaux la konferenco; estas bone ke pluraj el ili povis
partopreni nun en tiu grava internacia evento en 2008.
Estas bedauxrinde, ke ILEI-financoj ne estis en fresxa stato, ILEI ne repagis
sian sxuldon al Zsofia Korody gxis la fino de junio 2008, kaj tiel malebligis al
sia estrarano pri instrukapabligo la partoprenon en la konferenco.
Estas gratulinde, ke kelkaj afrikaj kandidatoj sukcesis en la internaciaj
ekzamenoj dum la konferenco.
Estis kontentige auxdi la anoncon de Aida dum UK pri pli ol 60 aligxintoj.
Estas malkontentige, ke nenie aperis listo de aligxintoj kaj laux ricevitaj
informoj cxeestis nur 32 personoj (22 viroj kaj 10 virinoj).
Estas tutkore dankinde cxies antauxa kaj surloka helpo por organizi, realigi,
finance subvenciii la konferencon.
Estas dezirinde plu helpi, subteni la agadon de niaj afrikaj gekolegoj.
Kun bondeziroj,
Zsofia Korody
estrarano de ILEI
*******************************************
http://esperanto-urbo.de
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)
____________________________________________________________
Großes Kino für zu Hause - Kostenlos für alle WEB.DE Nutzer!
Jetzt kostenlos anmelden unter
http://www.blockbuster.web.de