de: "Kodjovi Francis AGBENOU" <agbenouko2@...>
La konferenco de ILEI en Portonovo, Benino.
Finfine okazis la konferenco de ILEI en Afriko, en Benino, en la urbo
Portonovo. Partoprenis konferencanoj el jenaj landoj: Nederlando,
Francujo, Japanujo, Cxehujo, Britujo, Auxstralio, Litovujo, Italujo,
Togolando, Benino, Ebura Bordo, Burundo, Ganao. Entute 42
partoprenantoj gxuis tiun konferencon.
La 30-an de julio 2008 malfermigxis la konferenco per la levo de la
verda flago. Estis kantita varme la himnon La espero cxeeste de la
reprezentanto de la urbestro. Solene estis prezentitaj la oficialaj
salutmesagxoj de UEA, fare de Hori Yasuo, de ILEI fare de Isikawa
Tieko, kaj la salutmesagxo de LKK fare de Charles
Alofa, de la Afrika oficejo de UEA fare de Francis Agbenou. Tuj
poste okazis la akcepto de la urbestro al la esperantista
delegitaro por komune mangxi tutamikece.
Venis la momento prelegi pri homaj rajtoj, sub la gvido de
Renee Triolle, kaj psote de prelego pri plantoj je vitaminoj sub
la gvido de Jean-Pierre Boulet, Lingva festivalo sub la gvido de
Vlad'ka Chvatalova, Lingva ludo sub la gvido Ana Montesinos,
prezentado de projekto "Mondo-rondo" de Latifou kaj la ekzamenoj sub
la gvido de Mireille Grosjean.
Bele la konfereco tre buntigxas je multaj aktivecoj rilate al
lingvo-kono, okazo renkonti nekonatajn amikojn, kultura festivalo dum
kiam rave koncerto estis prezentita de Mayuko Tazima kaj de Hori
Yasuo, kiuj dancigis cxiujn konferencanojn je la sono de japana
gitaro. La tuta cxambro entuziasmigxis kaj auxdeblis cxie kantkrioj
kaj dancpasxoj.
Okazis cxefe multaj diskutoj pri la plibonigo de la situacio de
Esperanto en Afriko.
Cxiuj konferencanoj multe gxojas pro tiu bela evento kiu ebligis al
ili pli koni la evoluon de Esperanto en Afriko kaj en diversaj
landoj de Afriko.
La 5-an de auxgusto 2008 okazis la solena fermo per oficiala vocxo de
Aida Csizikaite reprezentanto de ILEI en la konferenco.
La Afrika Oficejo dankas al UEA, ILEI kaj al cxiuj, kiuj materie kaj
finance helpis al cxi-tiu konferenco.
Estis omagho al Esperanto, omagho al Afriko, omagho al ILEI kaj al
UEA. Soifas cxiuj regustumi tiajn eventojn en Afriko.
Kodjovi Francis AGBENOU
Oficisto en la Afrika oficejo de UEA
~ ~ ~
Renato Corsetti [korseti], Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
Italujo, <renato.corsetti@...>
~ ~ ~
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]