Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi imposatare la cronologia dei messaggi? Clicca nel link datea. le tue preferenze verranno salvate.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
GRAND PRIX por la prapranepino de A.Grabowski   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3305 di 3929 |
Re: [e-ins] GRAND PRIX por la prapranepino de A.Grabowski

mi skribas por esprimi ghojon kaj,
pere de tiuj kiuj povas shin atingi,
gratulon al Natalia!

amike

probal

Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India
tel. +91-9831815042



----- Original Message ----
From: Novaj'servo de Pola Sekcio de ILEI <mmajerczak@...>
To: landa-agado@yahoogroups.com; e-ins@yahoogroups.com
Sent: Thursday, August 21, 2008 2:58:07 AM
Subject: [e-ins] GRAND PRIX por la prapranepino de A.Grabowski


GRAND PRIX

En la vojevodia artkonkurso por lernantoj 'Proksimig'u al la mondo!',
okazinta en Krakovo la 15-an de majo 2008,

la C'EFPREMION ('Grand Prix') DE LA TUTA KONKURSO

gajnis la prezentintino de esperantlingva programo, tre talenta, 15-jara
prapranepino de Antoni Grabowski, Natalia Dobrowolska. C'irkau' mil
lernantoj partoprenis la c'i-jaran konkurson prezentante programerojn en unu
el la lingvaj kategorioj: angla, germana, franca kaj Esperanto. C'i-foje
'venkis Esperanto'…

Kiel parton de la premio Natalia ricevis plenan vojag'subvencion kaj
unusemajnan restadon en Britio, kun partopreno en kurso de la angla lingvo
(premio volonte akceptita de s'i; alia eblo estis ferio en Sicilio por du
personoj).

Dum la restado en Britio s'i povus fari la prezentadon. S'i faros g'in
ankau' dum la internacia ILEI-Konferenco 2009 en Krakovo, dum la semajno
antau' la UK en Bjalistoko.

Natalia gajnis, kompreneble, ankau' LA UNUAN PREMION en la kategorio:
ESPERANTO, grupo: GIMNAZIOJ.

S'i prezentis fragmenton de la pola nacia epopeo 'Sinjoro Tadeo' de A.
Mickiewicz (Mickjevic') pri la c'as-komenca korn-ludo de Vojski.
Esperantiginto de la verko estas A.Grabowski. En la poemon la knabino
enplektis (!) bone adaptig'antan al tiu verkofragmento kanton (s'ajne
venantan el Skandinavio) .

Antau'e, s'i jam brile sukcesis en nacilingvaj kant-konkursoj.

LA UNUAN PREMION

en la kategorio: ESPERANTO, grupo: ELEMENTAJ LERNEJOJ

gajnis lernantoj de la Zamenhof-lernejo en Zagornik. Tio estas por ni des
pli granda g'ojo, ke la Zamenhof-lernejo dum dek jaroj ne aktivis pri
Esperanto (krisigno). Nur en 2006 revivigis la E-aktivadon en tiu lernejo
g'uste partopreno en 'Proksimig'u al la mondo' kaj E-lernado de instruistino
kaj s'ia fileto en la E-kurso, kiun kadre de la pli vasta 'Projekto
Andrychow' organizis dum 2005/6, en la sudpollanda urbo Andrih'ovo,
ILEI-Pollando.

Iam ni sendis al la individuaj abonantoj de nia Novaj'servo filmeton pri la
c'i-jara prezentado de la Zamenhof-lernejo.

KONKLUDE pri la valoro de la konkurso

1. Estas grave, ke per Esperanto lernantoj partoprenantaj la konkurson povas
profiti kaj prestig'e, kaj praktike: gajni eksterlandan vojag'on, kurson,
alian premion, au', volante eniri bonan mezlernejon/ speciale allogan
mezlernejan klason en sia lando, poentojn (tiu lasta profito eblas jam dank'
al gajno de la unua premio en unu el la lingvaj kategorioj!) .

2. Partopreno en 'Proksimig'u al la mondo' au' simila konkurso povas
revivigi, revigligi (revivigligi - c'u ne bona vorto…??) la lernejan
E-aktivadon au' enkondukigi la lingvon en lernejon.

Sudpollandaj instruistoj kaj E-lernantoj havas atingojn, kiuj estas tau'gaj
ekzemploj pri c'iuj tiuj avantag'oj…

ANONCO DE LA REZULTOJ

kaj solena koncerto de la lau'reatoj okazis en junio. C'eestis
j'urnalistinoj de du plej grandaj sudpollandaj gazetoj. Unu el ili
intervjuis Natalian (la Pola Televido 3 en Krakovo, kiu dum la pasintaj
jaroj prezentadis raportetojn pri la konkurso, c'i-jare forestis).

Nun ni disponas ankau' pri filmetoj.

BILD-, FILM- kaj SON-SENDAJ'OJ

Tiajn materialojn ne eblas sendi pere de c'iu jahu-diskutlisto, sed ni
facile sendas ilin al la personoj, kies nomoj trovig'as en la lau'noma
dissendolisto de la Novaj'servo de Pola Sekcio de ILEI (al kiu c'iu
esperantisto povas ALIG'I por ricevadi novaj'ojn, kun foje fotoj, filmetoj
k.a. - sufic'as kontakti nin je la adreso:
piotr.espm(c' e)gmail.com<piotr.espm@gmail. com>).

Aparte, se vi estas ILEI-membro, vi povas ricevi ec' pli ;-), c'ar de tempo
al tempo ni trovas au' produktas elektronikajn son- kaj/au'
vidmaterialojn- donacojn por personoj apogantaj per siaj intereso kaj
membreco ILEI, kiu estas gravega inter la organizoj, de kiuj dependas la
vivo de Esperanto. Do, alig'ante al la Novaj'servo bv. informi nin ankau'
pri via ILEI-membreco.

Fine, ni esperas, ke ne tro limigita kapablo de via reta pos'tkesto akcepti
alkroc'aj'ojn kaj la NUN disponebla kapacito permesos vin ricevi c'iujn
tiujn sendaj'ojn.

Agrablan, kaj vers'ajne kortus'an, spektadon deziras al vi

Maria Majerczak

[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]






[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]




Gio 21 Ago 2008 5:02 am

probal53
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3305 di 3929 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

GRAND PRIX En la vojevodia artkonkurso por lernantoj 'Proksimig'u al la mondo!', okazinta en Krakovo la 15-an de majo 2008, la C'EFPREMION ('Grand Prix') DE LA...
Novaj'servo de Pola S...
mariamajerczak
Offline Invia email
20 Ago 2008
9:28 pm

mi skribas por esprimi ghojon kaj, pere de tiuj kiuj povas shin atingi, gratulon al Natalia! amike probal Probal Dasgupta Linguistic Research Unit Indian...
probal dasgupta
probal53
Offline Invia email
21 Ago 2008
5:02 am
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?