"Zamenhof kreis la lingvon kaj Cseh la metodon por instrui gxin", oni kutime
diras en Esperantio. Jen, do, sxanco konatigxi kun la fama metodo iniciatita de
Andreo CSEH kaj uzita de elstaraj instruistoj de nia E-historio kiel Hendrik
SEPPIK, Julio BAGHY, Sigismundo PRAGANO, Lidja ZAMENHOF, ktp.
La seminario okazos inter la 31-a de oktobro kaj la 2-a de novembro kaj gxi
estas destinita al instruistoj de Esperanto, kiuj volas studi la metodon de la
fama Esperanto-pedagogo Andreo Cseh kaj trejnigxi en la plej aktualaj teknikoj
de rektmetoda lingvoinstruado. La seminarigvidanto estos Atilio ORELLANA ROJAS.
La instruado okazos en la Andreo Cseh-Domo, sidejo de la Internacia
Esperanto-Instituto (Riouwstraat 172, tel +31 70 3556677), fondita de Andreo
Cseh kaj gesinjoroj Isbrucker.
Cxiu partoprenanto ricevos lernomaterialon, sed ne la libron 'Baza Cseh-Kurso'
(deviga literaturo por cxi tiu seminario) kaj fine de la seminario ateston pri
cxeesto en la Seminario. La valoro de la lernomaterialo estas inkluzivita en la
kursa kotizo.
Gejunuloj gxis 30-jaraj gxuas 50% rabaton. La kotizo povas esti pagita surloke,
sed necesas frue aligxi, cxar sen aligxo de almenaw 8 personoj, la seminario ne
okazos.
Rilate al tranoktado, IEI helpos en la trovado de tranoktejo law via mendo.
Atilio ORELLANA ROJAS
Internacia Esperanto-Instituto
http://www.iei.nl
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]