OKTOBRA STUDSESIO EN GERMANIO:
! Instrumetodoj, instrutekniko: kiel plibonigi Esperanto-instruadon? Kiel
plibonigi nin mem?
! Atestilo pri Esperanto-instruado: ricevu kreditpoentojn por farigxi sperta
E-instruanto!
! Ekzemanoj laux la Komuna Euxropa Referenckadro (KER). Kiel prepari nin mem kaj
niajn kursanojn?
TORPEDo-4 (2-5 oktobro 2008) en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
Favorkotiza aligxdato ankoraux cxi-semajne, sed nek poste kostos tro!
Partoprenkotizo: gxis 07.09.2008 40 EUR, poste 45.
50% rabato por gejunuloj sub 27 jaroj.
100% rabato por GEJ-membroj!
Cxeftemoj:
1. INSTRUADO: rektmetodo, Cseh-metodo, Zagreba metodo, retkursoj: E-instruado en
la 21a jarcento.
Programo:
Zlatko Tisljar prezentos la zagreban metodon en la praktiko.
Stefan MacGill gvidos metodikan trejnsesiojn.
En Herzberg vivas du kvalifikitaj Cseh-instruistoj kaj diplomito de
Esperanto-fako de ELTE-universitato (Budapest, Hungario) Ili prezentos
praktikajn kaj utilajn sciojn, gvidos kursojn, montros instruadon en la
praktiko.
2. EKZAMENOJ lau la Komuna Europa Referenckadro (KER):
Esperanto-instrumaterialoj laux la niveloj A1-C2
Lernu pri la novaj ekzamenoj.
D-ro Rudolf Fischer kaj Stefan MacGill gvidos laborgrupon por analizi
lernolibrojn kaj ellabori rekomendojn al uzataj, akireblaj lernolibroj lau KER.
Zsofia Korody prezentos la KER-postularon kaj novtipajn testojn.
3. PROJEKTOJ: Springboard kaj Comenius. Esperanto en la lernejoj.
Zsófia Kóródy gvidos laborgrupon kaj raportas pri sukcesa internacia kunlaboro.
Venu kaj aktive partoprenu!
Aligxo: Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz la
Esperanto-urbo,
Grubenhagenstr. 6, au
rete: esperanto-zentrum @ web.de
Eluzu la favoran aligxperiodon.
Bonvenon al la plej granda cxiujara fakkunveno de AGEI, landa sekcio de ILEI!
Zsófia Kóródy
prezidanto de AGEI
estrarano de ILEI
*******************************************
http://esperanto-urbo.de
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)
________________________________________________________________________
Schon gehört? Bei WEB.DE gibt' s viele kostenlose Spiele:
http://games.entertainment.web.de/de/entertainment/games/free/index.html