La okan de Septembro en Parizo Jean-Pierre Boulet kaj François Lo Jacomo
reprezentis Ilei okaze de la Internacia Tago de Alfabetigo.
Jean-Pierre parolis pri la verketo kiun li nun preparas por instigi
afrikajn patrinojn pli bone nutri siajn infanojn malmultekoste. Tiu libreto
povus ankaù aperi en kadro de ekzistanta serio de Unesko libretoj. Lia amiko
Michel Sidibé Help-Generala Sekretario de Uno kaj Agad-Direktoro de Unaids
antaù la kunveno (foto) akceptis verki antaùparolon al franca eldono kaj pro
la publika interveno la iniciantino de la serio (si nu havas alian funkcion
en Unesko) Nantip Aksornkool mem venis diri sian kontenton al Jean-Pierre
kaj plezure akceptis sekvi la aferon.
La libreto enhavos rakonton de Antoine Kouassi, desegnojn de Emile Agbassou
kaj André Gokan - kunlaboris Yolande Agbenou ATSOUPI, Alfred Kobina ARTHUR,
Paul Kwasi MENSAH, Ewoe Sassou SAGBADJELOU. Scienca konsilanto : Eric
Coffinet, teknika helpanto François Lo Jacomo La unua proveldono sub
respondeco de Jean-Pierre estos financata de GEE, franca branco de Ilei.
Informis: Jean-Pierre Boulet