Karaj kolegoj:
La verkinto de la cxisuba mesagxo estas Vladka Chvatálová, cxeestinto en la
ILEI-Konferenco en Benino. Por pliaj informoj bv kontakti sxin rekte.
Amike,
Atilio Orellana Rojas
ILEI-Sekretario
> ----- Original Message -----
> From: "Vladka Chvatalova" <sciuro@...>
> To: <francois@...>; ""Monique Arnaud" Monique Arnaud"
> <monique.arnaud@...>; <bouletjeanpierre@...>; ""Ana
> Montesinos" Ana Montesinos" <anamontesinos.esper@...>; ""Aida
> Cizikaite" Aida Cizikaite" <aiduze@...>; <triolle.renee@...>
> Cc: <silkovojo@...>; <Sean.ORIAIN@...>;
> <sjoerd@...>; <davidekelso@...>; "Andre"
> <andmir@...>; "Grosjean Mireille" <mireille.grosjean@...>;
> <hori-zonto@...>; <isksanjo@...>;
> <minymassar@...>; <markespero@...>;
> <jacqueline.poux@...>; <saitume@...>; <spsmits@...>;
> <taji-mayu@...>
> Sent: Wednesday, September 10, 2008 8:28 PM
> Subject: sapo por la orfejo kaj dauxrigo de subteno
>
>
> Karaj gekonferencanoj,
>
> mi skribas tiun cxi mesagxon unuavice al cxiuj, kiuj partoprenis la
> postkonferencan vojagxon, sed mi esperas, ke gxi eventuale konvinkos ankaux
> kelkajn aliajn ne-afrikanojn, kiuj partoprenis nur la konferencon, kaj al
> aliaj geamikoj.
>
> Dum nia vojagxo ni proksime de Lokossa (Benino) vizitis orfejon, en kiu krom
> alia estas instruata Esperanto (cetere, mi dum mia unusemajna restado en
> Lokossa acxetis keston da sapo kaj transdonis gxin kun restinta mono al la
> direktoro de la orfejo, li kaj la infanoj ege dankas al cxiuj!). Kontaktojn
> kun la orfejo tenas Latifou Gbadamassi kaj François Hounsounou. Mi vizitis
> la orfejon ankoraux foje dum la tuta tago kun François kaj instruis tie
> Esperanton al la plej malgrandaj infanoj.
>
> La vivsituacio de tiuj infanoj estas tre malfacila. Cxiuj devas multe labori
> en kampoj por havi almenaux ion por mangxi, cxar la financaj fontoj ne
> suficxas. Kaj mi ecx ne parolas pri vestajxoj, lernejaj elspezoj kaj foje
> malsanoj. Mi decidis kunlabori kun François kaj la neregistara organizo,
> kies fondinto kaj prezidanto li estas, kaj trovi subtenantojn de tiuj
> infanoj, kiuj - se eblas - regule pagus monon por helpi al konkretaj infanoj
> kaj/aux la tuta orfejo. Laux la direktoro plej necesas helpi unue infanojn,
> kiuj perdis ambaux gepatrojn, kaj poste aliajn, kiuj havas ankoraux unu de
> la gepatroj. Unue temus pri infanoj 12-14 jaraj, kiuj devos forlasi la
> orfejon jam post kelkaj jaroj, kutime kiam ili igxas 18-jaraj. Se ili povus
> havi decan edukadon, ili pli bone povus prizorgi sin mem post la forlaso de
> la orfejo. Ni proponas pagi 15euxrojn po infano kaj monato - por sxpari
> sendokostojn oni pagus por duona jaro, kaj eblos sendi monon al mia konto en
> Belgio, el kiu mi sendos cxion kune al la konto de la neregistara organizo
> (kompreneble vi povus pagi rekte mem, sed laux miaj unuaj informoj la kosto
> de la transpago estas cxirkaux 40 euxroj). La organizo poste pagos al la
> orfejo, sen depreni ion ajn por la servo, kaj poste - ankaux senpage -
> kontrolos la elspezojn kaj raportos pri tio. Cxiu havos skriban kontrakton
> kun la infano pere de la organizo. ankaux la direktoro estas ege agrabla kaj
> fidinda persono. Plej bone estus, se cxiu persono, kiu partoprenos tiun
> projekton, povus pagi gxis la infano forlasos la orfejon, sed se iu pro iu
> kialo ne plu povos/volos pagi, ni klopodos trovi anstatauxanton.
>
> Mi ege sxatus peti vin konsideri tiun cxi proponon kaj sciigi min, se vi
> interesigxos pri tiu cxi subteno de la infanoj. Mi kolektos nomojn - ne nur
> de esperantistoj - dum septembro kaj oktobre ni faros praktikajn pasxojn,
> ekskribos kontraktojn ktp.
>
> Mi konscias, ke pluraj homoj jam subtenas infanojn pere de aliaj projektoj
> kaj programoj. Sed dum la tri tagoj, dum kiuj mi ekkolektis nomojn, mi
> ankaux komprenis, ke multaj homoj sxatus helpi, sed ne sxatas sendi monon al
> grandegaj organizoj, kie multe da mono estas elspezataj pro administrado aux
> kie ne eblas bone kontroli la elspezojn. Nia iniciato estas eta, sed gxi
> havas grandan sencon kaj estas ege konkreta.
>
> Mi dankas, se vi legis tiun cxi mesagxon gxis la fino, kaj mi esperas, ke
> almenaux iuj el vi kontaktos min por organizi cxion pli konkrete. Bv. ankaux
> sendi tiun cxi mesagxon al viaj geamikoj - ankaux ne-esperantistoj, se vi
> opinias, ke ili povus interesigxi.
>
> Kun amikaj salutoj
> Vladka Chvatalova
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]