En sabato la 4a de oktobro 2008 okazos en la Andreo Cseh-Domo (Riowstraat 172,
2585 HW Den Haag, Nederlando, telefono +31 70 3556677) la tradicia
NGGE-Studotago. Tiam la cxefpreleganto estos Stano Marcek el Slovakio, kiu
prezentos sian verkon 'Esperanto law la rekta metodo'. En la programo estos
ankaw prezentado pri Pollando, nia venontjara kongreslando dank'al Kasja
Marciniak, la nuna UEA-Sekretario. En la posttagmezo okazos la kutima ero
'Lingvaj demandoj' gvidata de Rob Moerbeek.
La Cseh-Domo estas atingebla de la Centra Stacidomo per la tramlinio 9 direkte
al Scheveningen (1 zono). Akcepto kun kafo/teo je la 10:30. Komenco je la 11:00.
La aligkotizo estas EUR 5,00, kiuj estas surloke pageblaj.
Informis:
Atilio ORELLANA ROJAS
NGGE-Sekretario
Riouwstraat 172
NL-2585 HW Den Haag
Nederlando
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]