Gratulon!
Gian Carlo
> Germana Esperanto-Cetnro / Interkultura Centro Herzberg (ICH), DE-37412
Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
> 13.09.2008
>
>
> Nekompletaj veraj informoj el la lastaj monatoj el Herzberg am Harz - la
Esperanto-urbo (Legu, pripensu + kunaktivu!)
> 1) Je la 12-a de julio 08 okazis festo pro la dua naskigxtago de Herzberg - la
Esperanto-urbo.
> Cxeestis i.a. d-ro Rudolf Fischer (GEA-prezidanto), Gerhard Walter (urbestro)
kaj pli ol 50 aliaj personoj.
> Belegan 300-graman memormedalon okaze de la dujara naskigxtagofesto kreis la
fama medalisto Peter Götz Güttler el Dresdeno. Peter Zilvar transdonis la unuan
valoran ekzempleron por la urbo je mano de urbestro de Gerhard Walter, kiu tre
gxojis pri la elstara artkreajxo. Sur la frontflanko videblas la kastelo
Herzberg kun Esperanto-stelo kaj sur la dorsa flanko trovigxas la urba blazono.
La unika memormedalo el bronzo estas acxeteabla cxe ni.
> 2) Ni kore dankas al Dirk Bindmann, kiu vere bonkvalite tradukis al Esperanto
la mangxokartojn por la grekaj restoracioj "Artemis" kaj "Akropolis" kaj de la
cxina restoracio. D-ro Rudolf Fischer transdonis sub granda aplauxdo la novan
mangxokarton al la cxefo de la cxina restoracio Nanjing. Nun ekzistas jam sep
diversaj esperantlingvaj mangxokartoj en Herzberg.
> 3)Dumsomere ni havis konstante gastojn, el Tanzanio, Svislando,Britio, Cxinio,
Koreo,Francio, Usono, Italio,Hungario, ktp.
> 4) La lingvoinstruisto de la gimnazio en Herzberg Christopher Koch partoprenis
kun du gelernantoj el Herzberg
> la Infanan Kongreson en Oostvorne/Nederlando.
> 5) En Auxgusto okazis la 3a SALO (Somera Arbara Lernejo) en Jemielno cxe
Góra/PL kun 20 gelernantoj el Herzberg kaj Góra. La komunan E-feriumadon gvidis
geamikoj el PL kaj Otto Kern (Herzberg) kaj Andreas Diemel (Duisburg).
> 6) Intertempe aperis du koloraj turismaj brosxuroj pri Herzberg kun rondvojo
kaj pri turismaj allogajxoj en Herzberg kun la 4 urbopartoj. Se vi sendas al ni
posxtmarkojn je valoro de 1,50 € ni povos sendi al vi kelkajn ekzemplerojn.
> 7) Proksima Boule-ludejo (inter la urbodomo kaj ICH, apud la lago Jues)
> nun havas esperantlingvan instrutabulon. Venu kaj spertu la multajn
Esperanto-eblecojn.
> 8) 9 infanoj kun gepatroj kaj 3 geinstruistoj de la baza lernejo Bar Hill cxe
Cambridge (GB) vizitis fine de auxgusto 2008
> Herzberg kaj la lernejojn en Herzberg. Grandparte ili trovis gastiggepatrojn.
Okazis bonaj kontaktvizitoj kun ekskursoj, komunaj festoj kaj kun instruado de
Esperanto far Tim Morley en la baza lernejo Nicolai en Herzberg. La sukcesan
projekton de Brita Esperanto-Asocio sub nomo "Springboard" oni dauxrigos dum la
venontaj jaroj, cxar nun la projekto estas akceptita laux Comenius-programo de
EU. Demandu Zsofia Korody au Otto Kern pri tio.
> 9) KONSTANTAJ Esperanto-kreejoj resp. logxejoj en Herzberg
> a) ICH en Grubenhagenstrato 6 (kvazaux kiel Centra Oficejo), 65 + 45 m2
> b) Domo de la Renkontigxo kun aparta Esperanto-cxambro (20m2 + kunuzeblecoj
(cx. 120m2)
> c) Speciala Esperanto-Arkivejo en la subtegmentjo de la Malnova Urbodomo. Post
renovigo ni havos belan duan cxambron kun librosxrankoj por niaj duoblaxoj,
varbiloj, aktujoj, ktp. 30m2 + 25m2 (nova).
> d) VOLONTULEJO. (NOVA!) Bonsxanco por la praktika Esperanto-evoluigado. cx.
80m2
> La urbo disponigas por volontuloj kaj honoroficaj E-helpantoj novan logxejon
kun laboreblecoj en la domo de la fajro-brigado. Dankon por la subvencioj por la
renovigado kaj mebligado al GEA, AGEI, Frössel-Fondajxo (de la urbo) kaj EGS..
> 10) Interkultura Tago en Herzberg je la 6a de septembro kun E-informbudo.
Multaj infanoj jam salutas en Esperanto, aliaj petas Esp.-kursojn. Multaj homoj
gxojas pri Herzberg kun la speciala trajto: ekfunkciado kiel oficiala
Esperanto-urbo.
> 11) Dankon pro la tradukadlaboroj:
> a) Kalendaro 2009 de Pädagogium Bad Sachsa (tradukoj: G. C. Fighiera + E-grupo
Unterweser)
> b) Sxtalfabriko Pleissner en Herzberg estonte ankau salutos en Esperanto
> c) Tradukoj: teksto de katedralo Brunsvigo (Andreas Diemel) kaj Urba Muzeo
Brunsvigo (tradukgrupo al Hanovro, baldau oakzos oficiala transdono kun gazetara
konferenco)
> Dankon al cxiuj (eble ne menciitaj homoj), kiuj kunkonstruas!
> Amike kaj samideana salutas
> Peter Zilvar Marika Frense
>
>
>
>
> *******************************************
> http://esperanto-urbo.de
> Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
> Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
> D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
> Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
> http://www.herzberg.de
> http://ic-herzberg.de
> (kun fotoalbumo)
>
>
>
>
> ____________________________________________________________________
> Psssst! Schon vom neuen WEB.DE MultiMessenger gehört?
> Der kann`s mit allen: http://www.produkte.web.de/messenger/?did=3123
>
>
> ------------------------------------
>
> -------------------------------------------------
> Mesag^o dissendita de E-INS = Esperanto-Instruado
> -------------------------------------------------
> >>> Informoj c^e: [http://lps.uniroma3.it/eins]
>
> Link utili di Yahoo! Gruppi
>
>
>
>