Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi cercare nel gruppo tutti i messaggi inviati.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Helpo al nova projekto per erarkolektado   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3321 di 3852 |
Saluton!

Chu vi jam audis pri la projekto "Lingvohelpilo"? Ghi celas kreadon de
automata gramatikkontrolilo por Esperanto, kiu lauplane ne nur trovos
erarojn, sed ankau donos pedagogiajn konsilojn kiel ghustigi ilin.

Por testi kaj plibonigi erarkolektadon, ni bezonas laueble multajn
ekzemplojn de gramatikaj eraroj en Esperanto, kaj pri tio via helpo
estas ege bonvena!

Char temas pri iom temporaba tasko, ni provis faciligi ghin kreante:

1) Facile elshuteblan kaj instaleblan aldonajhon al la retumilo
Fajrovulpo (Firefox), per kiu eblas raporti erarojn trovitajn en ajna
retpagho per nur iomete pli ol simpla musklako. Se vi uzas tiun
retumilon, vi trovos la aldonajhon mem kaj instrukciojn kiel uzi ghin
che http://lingvohelpilo.ikso.net/firefox/. (La retumilo mem estas dua
plej populara retumilo en la mondo, kaj ghi senpage elshuteblas che
http://www.mozilla.com/firefox/. Bedaurinde al InterretEsplorilo ne
eblas aldoni similajn programetojn.)

2) Viki-paghon
http://vikio.ikso.net/Projektoj/GramatikKontrolilo/Eraroj, al kiu
eblas permane aldoni erarekzemplojn ech se vi ne uzas Fajrovulpon.

Chiaspecaj gramatikaj eraroj estas utilaj por la projekto, kaj ju pli
oftaj des pli grave ja estas ke la lingvohelpilo bone traktu ilin.
Ankau utilas havi multajn ekzemplojn de samspeca eraro, sed en
malsamaj kuntekstoj. Se vi shatus uzi la fajrovulpan aldonajhon por
raportado de eraroj en iu teksto kiun vi havas en cifereca formato,
sed kiu ne aperas en la reto, simple sendu ghin al mi, kaj mi afishos
ghin en pasvortprotektita loko en la reto, kaj poste sendos al vi
adreson.

Se vi havas ajnajn demandojn au komentojn, vi estas tre bonvena skribi al mi.

Amike kaj antaudanke,
Sonja



Lun 15 Set 2008 2:58 pm

sonja_tejo
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3321 di 3852 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

Saluton! Chu vi jam audis pri la projekto "Lingvohelpilo"? Ghi celas kreadon de automata gramatikkontrolilo por Esperanto, kiu lauplane ne nur trovos erarojn,...
Sonja PETROVI´C L...
sonja_tejo
Offline Invia email
15 Set 2008
2:58 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?