de Augusto Casquero <augustocasquero@...>
UNUIGITAJ PER LA RETO. LA MONDO MALGRANDAS
En la cxina urbo Foshan, proksima al Kantono, la 17an de oktobro okazis
interesa lerneja eksperimento, ene de la kurso de Esperanto instruata
cxe la Altlernejo pri Porprofesiaj kaj Teknikaj studoj de tiu urbo, kun
la partopreno de la cxirkaux 50 gelernantoj de la kurso, inter kiu
ankaux lernas kelkaj profesoroj.
Profitante la bonajn teknikajn eblecojn de la lernejo oni starigis
retbabiladon kun pola esperantistino, Grazyna, mem instruistino, de la
urbo Toru�. La junaj gelernantoj (inter 16 kaj 20 jaragxaj) havis la
okazon paroli kun sxi pere de la reto, kaj ecx vidi sxin en giganta
ekrano. Sxi kaj la gelernantoj intersxangxis salutvortojn, faris
facilajn demandojn, kaj sxi ecx povis rigardi kiel oni instruas
Esperanton al la gejunuloj. Kaj kiel granda surprizo komence de la klaso
aperis brazila esperantisto, Silvio Kniess, kiu ankaux babiladis kun ili
(kompreneble simplaj frazoj, cxar temis nur pri la 3a klaso). Cxiuj,
cxefe knabinoj, estis ravitaj de li, alta, bonhumora, belaspekta. Eble
por ili unuafoje en sia vivo estis ebleco babiladi kun eksterlandanoj.
Tio multege kuragxigis ilin en la lernado de Esperanto. La profesoro
demandis al la gelernantoj: Vi devige studas la anglan lingvon, dum
multaj jaroj. Kun kiom da eksterlandanoj gxis nun vi parolis pere de la
angla lingvo? Cxiuj respondis: kun neniu. Do, ili nur en tri tagojn
povis retababiladi kun franca esperantisto, Michel Fontain, kun pola
esperantistino, Grazyna, kaj vid-al-vide kun Silvio, brazilano, kaj
Augusto Casquero, hispano, ilia instruisto. Ankaux loka televido
cxeestis tiun eksperimenton kaj favore raportis. Kompreneble fine de la
klaso okazis "foto-sesio". Cxiuj volis havi fotojn kun la fremduloj. Tre
agrable. La konata cxina esperantisto Cxielismo, alveninta el alia urbo,
ankaux partoprenis
Jam estas vico da alilandaj esperantistoj kiuj volas babiladi kun ili.
Cxiu semajne dufoje oni ripetos tiun interesan kaj allogan sperton, kun
alilandaj samideanoj (oni preferas junajn, pli allogaj por la junaj
gelernantoj) .
Oni povas mencii ke la gelernantoj bone, diligente, lerte, lernas. Oni
pensas ke Esperanto estas lingvo malfacile lernebla por cxinoj, sed tio
tute ne okazas en cxi tiu kurso. Junaj homoj facile lernas, rapide
adaptigxas al la prononcado de la nova lingvo. Kaj mi mem, kiel ilia
instruisto, estas ege kontenta kaj kortusxita instrui ilin. Cxiuj
afablaj, gxentilaj, laboremaj. La etoso en la clascxambro estas ege
amikeca kaj gaja.
La organizantoj de la kurso, s-roj Jin Peng (lernejestro) kaj Liu
Weizhuan (Gxenerala Sekretario de la Kantona Esperanto-Asocio) , deziras
ke tiuj kursoj dauxre kaj longe okazu.
En la plej granda universitato de Kantono, la Universitata Urbo, cxe la
Fakultato pri Fremdaj Studoj, ankaux jxus komencigxis kurso de hispana
lingvo. Dum la prezentado de la kurso, kun granda partopreno, oni
profitis la okazon por iomete paroli pri Esperanto, kiel ponto-lingvo.
Kelkaj el la gestudentoj esprimis sian deziron lerni Esperanton. En la
kantona asocio oni okazigos kurson por ili
Augusto Casquero
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]