Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi cercare nel gruppo tutti i messaggi inviati.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Fw: GRAVA EUROPA SUBVENCIO : helpu kaj profitu !   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3332 di 3922 |
Informcele.
Kore kaj kolege via,

Germain



----- Original Message -----
From: eliz.barbay
To: undisclosed-recipients
Sent: Monday, October 20, 2008 7:41 PM
Subject: GRAVA EUROPA SUBVENCIO : helpu kaj profitu !


Karaj geinstruistoj kaj kurso-gvidantoj,


Mi petas pardonon de tiuj kiuj ne estas rekte koncernataj de tiu mesagho kaj
esperas ke ili bonvolos plu cirkuligi ghin. Koran dankon.


Vi certe scias ke FRINGOJ (Festa Renkonto INternacia de GeknabOJ) jam okazis la
3an fojon en aprilo 2008, en nia Esperanto-kulturdomo, la kastelo Grezijono
(Francio).


Shajnas ke tiu nov-stila arangho plene korespondas kun la postuloj de la europa
programo "Jeunesse en Action" (Aganta Junularo) kaj povus ricevi gravan financan
helpon,
kondiche ke vi tre tre rapide reagu al tiu ci propono :


FRINGOJ 2009 okazos de la 11a ghis la 18a de aprilo.
La subvencio koncernas grupetojn de junuloj 13 ghis 17jaraj, el la 27 landoj de
Europ-Unio.
(En FRINGOJ, rajtas partopreni infanoj ekde 8jaraj, kaj junuloj el landoj ne
apartenantaj al Europ-Unio, sed sen financa subteno, bedaurinde, kvankam, se iu
tia grupo dezirus partopreni, vershajne eblus interkonsenti pri egala dispartigo
al chiuj, de la ricevita subvencio, sed tute ne oficiale).


Chefaj financaj avantaghoj kiujn ricevos (pere de la organizantoj) la
partoprenantaj grupoj :
- Repago de 70%, el la veturo-prezo.
- Restado senpaga.
- Repago de elspezoj por prepari la vojaghon : kursoj, eble kostumoj...
- Repago de la elspezoj por prepar-kunsido kiu okazus en la kastelo Grezijono,
februare, kun reprezentantoj de chiuj grupetoj
- Repago de turismaj vizitoj kaj eventualaj elspezoj por tranokti en Francio,
antau kaj post la renkontigho.
Por chiu repago, necesos prezenti fakturon au achet-pruvon.


FRINGOJ 2009 koncernas grupetojn de 3 ghis 9 gejunuloj (volontuloj, preferinde
inter 13 kaj 17-jaraghaj).
Tre gravas ke ili lernos esperanton minimume 50 horojn ghis la renkontigho
(11a/18a de aprilo 2009).


Principe, ni ne povos akcepti pli ol unu grupon (au 9 infanojn + 2 gvidantojn)
el chiu lando.
Tiu mesagho atingos proksimume 300 homojn, inter kiuj trovighas multaj
instruistoj. Do, prefere ne prokrastu vian respondon.
Cetere, nia dosiero (subvenci-peto) estas fin-pretigenda antau la 28a de oktobro
!


Jen la 2 necesaj dokumentoj :


--------------------------------------------------------------------------------




--------------------------------------------------------------------------------




Se hazarde, vi ne ricevis la dokumentojn (pro ricevo tra ret-listo), bonvolu tuj
peti ilin de Elizabet Barbay <eliz.barbay@...>
Tel : 33 (0)1 48 47 23 87


Kondichoj plenumendaj por provizora enskribigho :
- Prefere peti apogon de lernejo au asocio oficiale deklarita, kiu patronos vian
vojaghon, (ech se nur simbole).
- Printi la 2 kun-senditajn dokumentojn kaj kompletigi ilin. Temas pri esperanta
kaj franca versioj de la sama pagho. Vi facile povos plenumi la francan
(oficialan) engaghighon, helpe de la esperanta. Sur tiu chi lasta, vi skribos
esperante, tion kion vi ne kapablas skribi en la franca, kaj ni kompletigos la
francan version pere de viaj klarigoj. Bonvolu skribi tre legeble.
- Vi nepre subskribu la francan version !
- Sur aparta (3a) folio, bonvolu indiki vian nomon, urbon kaj landon, la
agho(j)n kaj la maksimuman nombron de la partoprenontaj infanoj (ech se venos
nur 5 au 6, prefere metu 9, por helpi nin al rapida sendo de la dosiero, dankon)
kaj la plej bazan prezon de la vojagho, por unu homo, de via urbo ghis Parizo
kaj reen.


Bonvolu urghe sendi la tuton (3 foliojn), perposhte, kun mencioj "FRINGOJ" kaj
"URGENT" sur la kovrilo, al :


Franjo LEVEQUE-PROVOST
Grésillon
49150 - St MARTIN D'ARCE -�FRANCE � � � � � � � � � � �
� ��


Nepre konservu kopiojn kaj sendu tuj ekzemplerojn per-rete, al :


Franjo LEVEQUE-PROVOST <leveque.franjo@...>
Elizabeth BARBAY <eliz.barbay@...>


Post tiu grava kaj urgha tasko, vi havos tempon por trankvile kolekti la
infanojn kaj prepari kun ili la renkontighon.
Decidoj pri la programo venos poste kaj interkonsente kun chiuj grupetoj.
Ni scios en januaro, chu nia dosiero estas akceptita de "Jeunesse en Acton", do
ghustatempe por organizi la februaran prepar-kunsidon.
Tiam, ankau estos tempo por listigi la infanojn kaj konfirmi (au ne) vian
alighon.


Tutkore bonvenigas vin al FRINGOJ 2009


Elizabet kaj Franjo


-----------------------------------------------------------------


La aldonaj"o "3E", kiun vi vidos en la dokumento, antau la vorto FRINGOJ,
signifas : Europe, Echanges (intershanghoj), Esperanto. Mi ne scias chu ghi vere
utilas por pli forte impresi al tiuj kiuj taksos nian dosieron... Kion vi pensas
pri tio ?


Amike,


Elizabet


------------------------------------------------------------------




No virus found in this incoming message.
Checked by AVG - http://www.avg.com
Version: 8.0.173 / Virus Database: 270.8.1/1734 - Release Date: 20/10/2008 07:25


[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]




Mer 22 Ott 2008 7:36 pm

gepir.apro@...
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3332 di 3922 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

Informcele. Kore kaj kolege via, Germain ... From: eliz.barbay To: undisclosed-recipients Sent: Monday, October 20, 2008 7:41 PM Subject: GRAVA EUROPA...
Germain Pirlot
gepir.apro@...
Invia email
22 Ott 2008
7:36 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?