Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi cercare nel gruppo tutti i messaggi inviati.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
efika instruista trejnado: Torpedo-4 en Herzberg   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3333 di 3930 |
-- Herzberga modelo: nova sukceso en instruista trejnado: Torpedo-4
Instruantoj kaj komencantoj kune lernis

Komence de oktobro AGEI, Landa Sekcio de ILEI kun Germana
Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg jam la kvaran fojon organizis
renkontigxon por Esperanto-instruistoj, instruantoj, instruontoj. Temas pri faka
klerigado, pluklerigado, spertintersxangxo de spertaj kaj malpli spertaj
gekolegoj, interesigxantoj pri Esperanto-instruado.

Cxi-jare kunvenis dudeko de fakuloj el sep landoj, do regis vere internacia
etoso!

La specialajxo de la nuna Torpedo estis nova eksperimento: paralele okazigi
lingvokurson por komencantoj kaj metodikan seminarion por instruemuloj. Zlatko
Tisljar gvidis plursesian tritagan kurson kaj demonstris la Zagreban metodon per
observataj lecionoj kun auxtentikaj komencantoj el Herzberg kaj la sud-Harza
regiono. La observantoj povis ricevi de sperta fakulo el unua mano la teknikon
gvidi kurson por komencantoj kaj povis analizi, priparoli la observitan lecionon
kun la kursgvidanto, diskuti, konsenti aux malkonsenti.
Kaj la lingvokurso kaj aliaj eventoj de Torpedo estis filmitaj, ili aldonigxos
al aliaj metodikaj filmoj, fakprelegoj, registritaj lernejaj kursoj, kaj certe
bone servos la pluklerigadon de estontaj partoprenantoj.

Kaj jen mallonga raporto de Stefan MacGill:

Se oktobreko ekis, torpeda sezon' esta'. Efektive, okazis Torpedo-4 en la
Esperanto-urbo Herzberg, por arigi instruistojn germanajn kaj alilandajn. En la
tritaga programo gvidis plursesiajn kursojn
- Zlatko Tisljar, kiu demonstris la Zagreban metodon per observataj lecionoj kun
auxtentikaj komencantoj (nun –intoj!) varbitaj el la sud-Harza regiono por la
okazo,
- Stefan MacGill pri rolludado (kun elstaraj realigoj de du rolludoj verkitaj
kaj organizitaj de la kursanoj mem),
- Sabine Trenner pri la Cseh-metodo kaj la organizado de kursoj kaj ludoj sen
lernolibro, kaj
- Dr. Rudolf Fischer, kiu gvidis pritaksan sesion pri la konformeco de germanaj
lernolibroj al la postuloj de la novaj Euxropaj ekzamenaj normoj (Komuna Euxropa
Referenckadro – KER). Pliajn unuopajn erojn prizorgis
- Claude Tresorier (kunlaboro inter Esperanto-centroj)
- Petro Zilvar (movadaj informoj, evoluoj en la Esperanto-urbo) kaj
- Zsofia Korody (lernejaj projektoj: instruado en bazlernejoj, mezlernejoj,
Comenius-projekto kun Springboard-eksperimento)

La partoprenintoj gxuis gvidatan viziton al la urba kastelo kun traduko al
Esperanto, des pli aprezata de partoprenintoj el Germanio, Pollando, Italio,
Nederlando, Korea Respubliko, Kroatio kaj Hungario.

Atento nun turnigxas al preparoj por la unua (kvin-jara) jubilea Torpedo,
okazonta en sekva oktobro, kvin monatojn post la Germana kaj Euxropa Kongresoj,
kiuj kombinite okazos en Herzberg en Pentekosto, 2009
(http://gek-eek.esperanto-urbo.de)
_____________
Se vi nun maltrafis tiun klerigeblon, bv. atenti: en 2008 kaj 2009 sekvos denove
serio de trejnkursoj, studsesioj en Herzberg, Germanio.
Kune kun fakprelegoj kaj seminarioj pri literaturo, historio, movadaj konoj,
varbado-informado, la kursanoj ricevas abundan materialon por farigxi vera
fakulo.

Inter 12-14 de decembro okazos la sekva studsesio. Temos pri la novaj
KER-ekzamenoj kaj cxefe pri literaturo (Lena Karpunina, Gerd Bussing, Peter
Zilvar) kun speciala kultura programo dum la tradicia Zamenhof-festo. Bonvenon!

Zsofia Korody
prezidanto de AGEI, Landa Sekcio de ILEI
estrarano de ILEI por instrukapabligo, edukcentroj

*******************************************
http://esperanto-urbo.de
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)




_____________________________________________________________________
Der WEB.DE SmartSurfer hilft bis zu 70% Ihrer Onlinekosten zu sparen!
http://smartsurfer.web.de/?mc=100071&distributionid=000000000066




Gio 23 Ott 2008 11:41 pm

interkultura...
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3333 di 3930 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

-- Herzberga modelo: nova sukceso en instruista trejnado: Torpedo-4 Instruantoj kaj komencantoj kune lernis Komence de oktobro AGEI, Landa Sekcio de ILEI kun...
esperanto-zentrum@...
interkultura...
Offline Invia email
23 Ott 2008
11:41 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?