Libroj de ILEI kun rabato de 10% ^gis Zamenhof-tago
La libroservo de ILEI proponas la sekvajn verkojn. Pro la senduba jarfina
afranko-altigo, kaj la eblo sendi librojn pli avanta^ge kun la tria numero de
Juna amiko, ni anoncas rabaton de 10% je ^ciuj mendoj ricevitaj ^gis decembro
15, 2008. Sube aperas la senrabataj prezoj. Mendu rete ^ce
stefan.macgill@.... Ni kunsendos fakturon kun plenaj pag-informoj: al la
ILEI-kasisto au la ILEI-konto ilek-a ^ce UEA.
Okulo
Ilustrita lernileto kiu per 40 pa^goj prezentas la komencon de Esperanto al
infanoj inter 6- kaj 10-jara^gaj. Multaj dialogoj gvidas al rapida parol-kapablo
- pli ol 40 verboj en klaraj, praktikaj kuntekstoj. EUR4,50.
Okulo - Gvidilo
Helpilo por instruistoj uzantaj la supran libron. Resumo pri ^ciu pa^go:
enkondukendaj vortoj, modelaj frazoj, gramatika^jo, komunika kapablo, konsiloj
por uzo. Plie ^gi prezentas fotokopieblajn tasko-foliojn. EUR4,50
Tendaraj tagoj 2
Konvena daurigo post Okulo. Liveras instigan cel-lingvan lernilon por
post-komencanta kurso. Tendaranoj kantas, kanotas, vizitas besto-^gardenon,
sportas kaj verkas mirindan rakonton pri la Esperanto-spiono 005. Librofine
aperas rolludo kaj kunlaboriga ludo bazita sur 005, lia kamelo kaj
Volapukastelo. EUR6,90
Tendaraj tagoj 3
Lernilo por progresiga kurso, konvena por ^ciua^gaj studantoj. Detala resumo pri
-ig- kaj -i^g- kaj participoj. Praktike kovras ^ciun gramatika^jon necesan
por regi Esperanton. Pli da aventuroj kun la tendaranoj kaj kun la spiono 005.
EUR6,90
Fantazia^joj kaj kantoj por infanoj
Verko de la karmemora Jon Rmmesmo el Norvegio. Kun ilustra^joj kaj muziknotoj
por multaj el la eroj.
98 grandformataj pa^goj. EUR 3,60
La prezoj ^ce ILEI inkluzivas la sendokostojn. Triona rabato ekde 3 ekz. de
ajnaj supraj verkoj, aldone al la 10%. La verkoj estas ankau mendeblaj iam ajn
de la libroservo de UEA, sen tiu dumtempa rabato, lau ties kondi^coj
(sendokostoj pluse pagendaj, triona rabato valida nur ^ce unuopa verko).
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]