Karaj:
Jen plusendo de mesagxo veninta el Benino.
Amike,
Atilio Orellana Rojas
********************************************************************************\
********************
BONA VENTO EN LOKOSSA / BENINO
Konforme al la antauxa verkita raporto,la klubo´´ Pacaj Metiistoj´´
akceptis la `´ Benina ilei sekcio´´. Cxi tiu vizito okazis la 18an de
oktobro 2008 cele scii la funkciadon de la klubo.
Vizitis la klubon Alofa Karlo,Zinkpe Kodjo Benoit, Agbenou Kodjo Francis kaj
François Hounsounou( cxiuj estraranoj de la sekcio).
Post la esperanta himnokanto, la sinprezentado de klubanoj kaj estraranoj,la
prezidanto de la klubo,François HOUNSOUNOU vocxparoletis por bonvenigi la
vizitantojn. Pro tiu cirkonstanco (kiu dauxros apenaux tri horojn),François
H,prezidanto de la ilei sekcio, petis la vicprezidanton, Alofa K. prezidi la
renkontigxon por ke François H . povu respondi al la demandoj de la sekcio :
La klubo pacaj metiistoj estas tre malnova klubo en Lokossa kaj forlasita, kiu
estas renovigita de kelkaj lokaj esperantistoj kaj gvidata de François H. Kaj
Gladstone Gamefio. La klubanoj cxiusabate renkontigxas .Ili ne havas la saman
nivelon. Pro tio,ni uzas diversajn lernomaterialojn( cours de langue
internationale esperanto-nouveau cours rationnel et complet d´esperanto-cours
ferez).Sekve al la respondo, Alofa K. konsilis la klubon peti la kurson de gerda
malaperis intence de progresantoj,kiuj jam estas ensxovitaj en la diskutliston
de Benino kaj Afriko kaj poste ekkorespondas kun eksterlandanoj por plibonigi la
lingvscion.
Alofa respondis,ke eblus apogi la klubon instruade kaj amikigi la klubojn kiam
la landa asocio disponigos al la sekcio la liston de kluboj. Nome de la sekcio,
François H. helpis Alofa respondi al la demandoj pri la peto de posxvortaroj
kaj la tuta stafo de la sekcio . Tiuj posxvortaroj baldaux atingos la sekcion.
Tiu lasta prizorgos la disdonon ne nur la klubo pacaj metiistoj sed ankaux al la
aliaj kluboj bezonataj. Li sciigis la kompletan liston de la estraro de la
sekcio aldone kontaktadresojn(retadreso kaj telefonnumero).
Dum la vizito, la sekcio decidis orientigi la klubanon, Fidèle Zinzindohoué
al iu kun kiu li agados esperante en Parakou pro sia studado cxe la tiea faka
universitato.
Je la fino, okazis la intersxangxo de kontakto inter la klubanoj kaj la
estraranoj de la sekcio,kiuj vizitis la klubon.
Estus interese,ke la aliaj kluboj sekvu la pasxojn de`´Pacaj Metiistoj´´
Informis :
François HOUNSOUNOU.
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]