Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi imposatare la cronologia dei messaggi? Clicca nel link datea. le tue preferenze verranno salvate.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
La Internacia Esperanto-Instituto ricevis la FAME-premion   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3339 di 3911 |
Fame-fondajxo por stimuli la disvastigon de la Esperanto-kulturo, kun kiu la
urbo Aalen en Germanio kunlaboras, transdonis la 19an de oktobro 2008 sian 11-an
Esperanto-premion al Internacia Esperanto-Instituto. Antauaj laureatoj
estis ekzemple Claude Gacond, Marjorie Boulton, la kantgrupo Kajto. La siatempa
iniciato por tia distingo, aljugxita cxiun duan jaron, devenas de la mecenato,
la esperantisto Franz Alois Meiners, kiu disponigis
kapitalon. La komunumo Aalen cxiam ebligas la festan ceremonion.

La kunveno nun okazis en la urba biblioteko de Aalen, konata pro la gastigo de
la germana Esperanto-librokolekto. La urbestro bonvenigis cxirkau 80 gastojn,
inter ili kelkaj lokaj politikistoj. Li emfazis la malfermecon de
Aalen al la mondo kaj la gravecon de la Internacia Lingvo.

Herbert Mayer, la prezidanto de Fame-fondajxo, skizis la historion de la Haga
institucio kaj la prezidanto de IEI, Ed Borsboom germanlingve prezentis la
estraranojn, tri el ili cxeestis, kaj informis pri la profesorecon de Wim
Jansen por la Esperanto-katedro en la universitato de Amsterdam. Post tio Atilio
Orellana Rojas, direktoro de la IEI-oficejo, sprite kaj konvinke demonstris en
provleciono la efikecon de la Cxe-metodo.

Lastaj eroj de la solenajxo konsistis el la enmanigo de la diplomo kaj cxeko kun
sekvaj dankvortoj de Borsboom. Tion li substrekis per konvena donaco: la libro
"Vivo de Andreo Cseh", kiun li donis al la urbestro kaj al Karl Heinz
Schaeffer, la organizanto el la Esperanto-rondo de Aalen. Muziprezentado ornamis
la omagxon, en kies dauro du junulinoj ludis pianon kaj violonon, per tio
agrable alternante vortojn kaj muzikon. Dum la sekva bankedo cxiu
havis sxancon pli persone interkonatigxi. Tiel finigxis bone arangxita,impona
kultura matineo.

Els van Dijk, Nederlando

[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]




Mar 4 Nov 2008 10:13 am

internaciaes...
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3339 di 3911 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

Fame-fondajxo por stimuli la disvastigon de la Esperanto-kulturo, kun kiu la urbo Aalen en Germanio kunlaboras, transdonis la 19an de oktobro 2008 sian 11-an...
Atilio Orellana Rojas
internaciaes...
Offline Invia email
4 Nov 2008
10:14 am

Kara Atilio, Koran gratulon al IEI kaj vi mem. Bonvolu peri al la Estraro de IEI gratulsaluton mian kaj de ILEI . ILEI alte taksas viajn atingojn kaj subtenas...
Radojica PETROVIC
radojicap
Offline Invia email
5 Nov 2008
7:19 am
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?