From: "Rudolf Josef Fischer" <fischru@...>
To: <gepir.apro@...>
Sent: Tuesday, November 04, 2008 5:59 PM
Subject: Universitata kurso en Muenster
Kara s-ro Pirlot,
jhus ekde oktobro komencighis mia nova kurso en la universitato de
Muenster.
Kontraue al la antauaj jaroj mi ne ofertis blokon dum unu semajno,
sed instruas komencantojn unufoje semajne dum 2 instruhoroj.
12 studentoj alighis (estis 15 lokoj).
La unuan fojon partoprenas ankau studentoj de la nova bakalaura studo,
versio "2-faka bakalaureco". Nur en tiu estas parto "gheneralaj studoj",
en kies subparto "lingvokompetenteco" estas multaj kursoj por diversaj
lingvoj, inter ili nun ankau Esperanto.
Resume do, nur en tre malgranda subgrupo de bakalauraj studoj eblas lerni
Esperanton. Aliflanke, la studentoj nun ricevas poentojn kiel por aliaj
lingvokursoj kaj notojn de mi. Fine ili faras skriban teston, kiu decidos
pri la sukceso (kaj nur tiam ili ricevos 2 poentojn). 6 el 12 jam petis,
ankau submeti sin al plia busha ekzameno de Germana Esperanto-Instituto
fine de la semestro.
Pro la bona komenco la chefo de la Instituto pri Ghenerala Lingviko
jam diris al mi, ke mi rajtos daurigi tiel, ankau post mia pensiuligho
fine de februaro de 2009. Do, dum la somera semestro de 2009 okazos
dauriga kurso.
Estas shanco, altigi la poentojn al 3.
Ju pli da poentoj, des pli da studentoj. (Hm, chu nova proverbo?) :-)
Kun multaj salutoj,
Rudolf Fischer