Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi imposatare la cronologia dei messaggi? Clicca nel link datea. le tue preferenze verranno salvate.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
15-jara urbpartnereco Gora kaj Herzberg - la Esperanto-urbo (plena s   Elenco degli argomenti   < Argomento precedente  |  Argomento successivo >
Rispondi | Inoltra < Messaggio prec  |  Messaggio Succ > 
Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg (ICH), DE-37412 Herzberg
- la Esperanto-urbo (Germanio)
07.11.2008

Karaj!
Gxoju, pri eksterordinaraj sukcesoj, ne nur por ni, sed por la tuta
Esperanto-movado gxenerale.
Temas pri la 15-jara jubileo de la gxemelurba kontrakto inter Gora (Malsupra
Silezio) en Pollando kaj Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo en Germanio.
Fotojn vi trovas en la aldonajxoj.

1) Graveco de Esperanto por interurbaj samrajtaj dialogoj
Akurate je la 23a de oktobro 2008 estis la 15-jara jubileo de la oficiala
gxemelurba kontrakto inter ambaux urboj. Ekde komenco 2005 ambaux urboj (kvazaux
modele) uzas oficiale ankaux Esperanton por la samrajtaj interurbaj kontaktoj.
Jam kelkfoje ni informis pri tio. Jam minimume dekfoje okazis intersxangxoj de
esperantistoj inter ambaux urboj. Trifoje okazis intersxangxoj de gelernantoj
kun geinstruistoj dank al Esperanto (kun bonega sukceso). Cxiam okazis oficialaj
akceptoj en la urbodomoj, ricxa kultur- kaj ekskursprogramo.

2) Inauxguro de aparta ekspozicio en la urba biblioteko de Herzberg (23.10.2008)
Je la 23a de oktobro la Esperanto-Centro en Herzberg prezentis apartan
ekspozicion en la urba biblioteko de Herzberg am Harz. I.a. partoprenis urbestro
Gerhard Walter kaj la estrino de la biblioteko Rosemarie Matwijow (kiu same kiel
s-ro Walter lernas Esperanton). Krom civitanoj ankau cxeestis pli ol 10
Esperanto-geamikoj. La urbestro emfazis la gravecon de Esperanto por la praktika
interkultura dialogo de civitanoj inter ambaux urboj. Peter Zilvar (estro de la
Esperanto-Centro) prezentis la apartan ekspozicion, ekz. 15 tabulojn pri la
historiaj evoluoj, librojn, fotoalbumojn, desegnajxojn, ktp.
Grandparte Zsofia Korody kaj Teu Kim el Koreo amplene kunmetis la kolektitajn
ekspozicimaterialojn. La Esperanto-Centro donacis al la urbestro belegan
memorsxildon kun la esperantlingva titolo "Ni estas partneroj" kaj la du urbaj
blazonoj. La urbo Herzberg fiksos la sxildon cxe la urbodomo. Tio estos
dauxrepova reklamo por Esperanto.
Aperis gazetartikolo en la regiona gazeto kun foto.
Kelkajn fotojn vi povas vidi sub:
http://esperantourbo.spaces.live.com/default.aspx

3) Vizitoj en la pola gxemelurbo Gora (24a - 26a de oktobro 2008) kun pozitivaj
surprizoj
En la oficiala delegitaro sub gvido de urbestro Gerhard Walter cxeestis Peter
Zilvar (kiel reprezentanto de Germana Esperanto-Centro).
La Esperanto-delegitaro konsistis el Zsofia Korody, Yeong-ok Song kaj Otto Kern
(cxiuj el Herzberg), Marika Frense, Sandor Hideg el Hungario, Teu Kim el Koreo
kaj Sebastian Kirf, kiuj estis gastoj de la Esperanto-Klubo en Góra, kie aktivas
jam cx. 10 Esperanto-geamikoj. La urbestro de la Esperanto-urbo Herzberg Gerhard
Walter emfazis la gravecon de la neuxtrala lingvo Esperanto por la interkulturaj
kontaktoj inter ambaux urboj.
Okaze de la eta jubileo okazis grandaj festoj kun inauxguro de speciala
ekspozicio en la urbodomo. En historia filmo pri la subskribo de la
urbpartnereca kontrakto je la 23a de oktobro 1993 ni povis vidi i.a. la faman
Esperanto-pioniron Joachim Gießner el Herzberg.
En la ekspozicio trovigxas ankaux kelkaj tabuloj pri la sukcesa praktikado de
Esperanto dum la lastaj jaroj.
Posttagmeze okazis granda festo en la urba kulturdomo kun cx. 400 partoprenantoj
kaj grandaj Esperanto-delegacioj.
Venis famaj muzikistoj el Varsovio. Dum la festprelegoj kelkfoje oni menciis la
gravecon de Esperanto.
Urbestro Gerhard Walter donacis al sia pola kolegino urbestrino Irena
Krzyszkiewicz i.a. pentrajxon kun la kastelo Herzberg kaj esperantlingvan
memorsxildon (por la fiksado cxe la enirejo de la urbodomo en Gora) kaj
bonkvalitan esperantlingvan memormedalon el Herzberg.
Aperis gazetartikolo kun foto en la subdistrikta gazeto Harzkurier.
Aperis belega festkajero kun nemalmultaj koloraj pagxoj, ankaux kun multaj fotoj
rilate al Esperanto-praktikado inter ambaux urboj. Sebastian Kirf el Emden volas
verki magistrigan disertacion pri la sukcesa "Esperanto-pontlinga projekto inter
Gora kaj Herzberg"). Okaze de la Euxropa Esperanto-Kongreso dum Pentekosto 2009
venos esperantlingva delegacio el nia pola gxemelurbo Gora, eble ankau kun la
nova urbestro Irena Krzyszkiewicz, cxar s-ro Gerhard Walter invitis sxin okaze
de la eksterordinara internacia evento en Herzberg - la Esperanto-urbo.

4) Cxu vi sxhatus 1 konstantan informsxildon (60 x 40 cm) en bona vetertauxga
kvalito "Ni estas partneroj", cxar ni volas fiksi multajn sxildojn publike en
Herzberg - la Esperanto-urbo.
Po peco vi pagos nur 60,00 €.
Post via mendo ni informos vin pri la bankkunligo, ktp. Anticipan dankon pro via
subtenemo. Dank al vi en Herzberg - la Esperanto-urbo vi povos i.a. propraokule
vidi kaj foti la sukcesojn ril. al Esperanto.
5) Kelkajn fotojn vi povas rigardi sub:
http://esperantourbo.spaces.live.com/default.aspx







*******************************************
http://esperanto-urbo.de
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)




________________________________________________________________________
Schon gehört? Bei WEB.DE gibt' s viele kostenlose Spiele:
http://games.entertainment.web.de/de/entertainment/games/free/index.html



[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]




Dom 9 Nov 2008 7:40 pm

interkultura...
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra < Messaggio prec  |  Messaggio Succ > 
Espandi messaggi Autore Disponi per data

Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg (ICH), DE-37412 Herzberg - la Esperanto-urbo (Germanio) 07.11.2008 Karaj! Gxoju, pri eksterordinaraj...
esperanto-zentrum@...
interkultura...
Offline Invia email
9 Nov 2008
7:40 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?