de Martha Cardenas: AMIKEMA@...
Karaj kolegoj,
Pasintsabate mi prelegis pri la projekto "Linvolanchilo" en la urbo
Berkeley. Pli ol 300 geinstruistoj partoprenis la eventon "Konferenco de
la Asocio de Instruistoj pri Fremdaj Lingvoj de Norda Kalifornio"
(www.FLA-NC.org <http://www.FLA-NC.org>)
Bonshance alia evento por universitataj studentoj okazis en la sama
loko, do, tiuj junuloj ankau vizitis nian budon! =)
Ok prelegoj okazis samtempe, bedaurinde, do mi felichighis pri la
cheesto de dek geinstruistoj kaj du universitataj studentoj.
Dum la prelego la cheestintoj faris bonegajn demandojn. Vershajne chiuj
jam sciis ion pri Esperanto. Chiuj multe entuziasmighis pri la projekto.
La du studentinoj tuj priparolis la eblon ekkomenci klubon kun sia
instruisto, Profesoro Zerme�o-Cardenas, unu el la organizantoj de la
konferenco kiu, parenteze, nomas min "kuzino".
La organizantoj petis ke ni estu parto de chiuj estontaj konferencoj kaj
ech invitis nin partopreni venontan lingvan festivalon en Junio. Nia
budo certe estis la plej vigla!
Mi elkore dankas la lokan klubon en San Francisko (SFERO) pro la invito
kaj mi precipe dankas al Ges-roj Lusi kaj Vilchjo Harmon pro la
gastigado de mia filino kaj mia dum la semajnfino.
Antauen!
Mar =)
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]