Date: Mon, 10 Nov 2008 18:27:36 +0100
From: STUD <
stud-esperanto@...>
_INTERNACIA PEDAGOGIA KURSO en BYDGOSZCZ, POLLANDO 13-21.12. 2008_
Dum 13-21.12.2008 en Bydgoszcz, Pollando kadre de Internacia Studumo pri
Turismo kaj Kulturo ISTK en Bydgoszcz okazos tradicia Internacia
Pedagogia Kurso por Esperanto - instruado. La Kurso ebligos ricevon de
atesto rajtigantan instrui Esperanton, necesan dokumenton por ricevi
poste diplomon de ISTK rekonitan de Pola Ministro de Edukado -
1.08.2000j. Dank´al tiu diplomo studentoj de ISTK ne bezonas fari
sxtatan ekzamenon por labori en Esperanto kiel vojagxgvidantoj au
cxicxeronoj. Samtempe la Kurso 13-21.12.2008 estas la unua etapo por
akiri diplomon de internacia vojagxgvidanto dum 18 - 26.04.2009 en
Bydgoszcz. Krome por tiuj, kiuj instruas au volas instrui Esperanton gxi
estas ankau grava etapo por poste daurigi Esperanto - edukadon dum
Interlingvistika Kurso kadre de Esperantologiaj Studoj en Universitato
de Adam Mickiewicz en Poznan dum 31.01 - 6.02.2009. Al tiu
Interlingvistika Kurso en Poznan eblas ankau aligxi, se oni instruas
Esperanton au almenau bone konas la internacian lingvon. Resume nun por
la studjaro 2008/2009 eblas ankorau aligxi kaj ekstudi dum jenaj
Esperanto - studoj kaj kursoj en Pollando:
1) _Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz_ - tutjara
studadkotizo por 2008/2009 estas 400 Euro. Por plilongigi vizon en
Pollando necesas havi 200 USD au 150 Euro po monate.
2) Cxiu, kiu studos en ISTK rajtos ankau aligxi al studado en _Akademia
Internacia de la Sciencoj AIS_ - studadkotizo aldone 32,50 Euro pagebla
en Bydgoszcz.
3) Cxiu, kiu deziras ankau partopreni _Kursojn pri Turismo en Ekonomia
Altlernejo en Bydgoszcz WSG dum 1.12.2008 - 30.06.2008 _povas aldone
pagi 300 Euro plus 400 Euro ISTK - studado 2008/2009 do kune 700 Euro -
kio ebligos ricevon de du invitiloj de ISTK kaj WSG en Bydgoszcz kaj
eblecon studi ankau cxe Ekonomia Altlernejo - WSG.
4) _Internacia Pedagogia Esperanto - Kurso dum Zamenhofaj Tagoj en
Bydgoszcz dum13-21.12.2008_ ebligos fini kurson por Esperanto -
instruistoj kun studentoj de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo
en Bydgoszcz kaj ricevi ateston de Esperanto-instruisto. Kotizo estas
150 Euro kun ok. tranoktoj 13-21.12.2008 en studenta domo en Bydgoszcz
au senpage por studentoj de ISTK.
5) _INTERNACIA LINGVISTIKA KURSO dum 31.01 - 6.02.2009 en Universitato
de Adam Mickiewicz en POZNAN _sub gvido de la d-rino Ilona Koutny -
gvidanto de Interlingvistikaj Studoj de UAM. La kurso permesos
partopreni en Interlingvistika kaj Esperantologia Sesio de UAM
arangxataj kunlabore kun ILEI - Internacia Ligo de Esperanto Instruistoj
kaj ebligas aldonan trejnadon en UAM cxefe por Esperanto-instruantoj,
sed ankau por cxiuj, kiuj bone konas Esperanton. La partoprenkotizo
estas 200 Euro kaj enhavas partoprenon en la programoj kaj ses
tranoktojn en la Junulargastejo en Poznan. Aligxado gxis 1.01.2009j. al
nia adreso.
6) _Studado en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz
kun aldonaj kursoj de Pola Lingvo en Universitato de Kazimiro la Granda
en Bydgoszcz dum 1.02-30.06.2009 kostas 600 Euro_
7) _Kursoj de Pola Lingvo en Universitato de Kazimiro la Granda UKW _en
Bydgoszcz dum 1.02 - 30.09.2009 ebligantaj studadon en UKW plus ISTK
kursoj kaj partoprenon en la 18-a Internacia Esperanto Kongreso - IEK
kaj ekskursojn 18-24.07.2009 kostas 1000 Euroj.
8) _Studado en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo ISTK en
Bydgoszcz kun kursoj pri Turismo en Ekonomia Altlernejo en Bydgoszcz _
dum 1.02-30.06.2009 kostas 550 Euro
9) _34 Esperanto - Tagoj de Bydgoszcz kun 32 AKB-Sesio kaj Internacia
Kurso por Esperanto-vojagxgvidantoj dum 18 - 26.04.2009_ ebligos akiri
ateston de internacia Esperanto-vojagxgvidanto - kotizo 150 Euro kun ok.
tranoktoj 18-26.04.2009 en studenta domo en Bydgoszcz au senpage por
ISTK - studentoj.
10) _Internacia Universitato de Kulturo kaj Pola Lingvo, okazos dum 1.07
- 30.09.2009 en Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz_ kun
partopreno en 18 Internacia Esperanto - Kongreso en Bydgoszcz kaj
ekskursoj kostas 400 Euro.
La aligxojn akceptas: *Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo
**str.M.Sk�odowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando
**tel./fakso: (+48 052)3461151,
**rete:
**esperanto-turismo@... <mailto:
esperanto-turismo@...>** ,
**andreo@... <mailto:
andreo@...>* .
*stud-esperanto@... <mailto:
stud-esperanto@...>
*La kotizojn pagu al. *Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en
Bydgoszcz:
**Bank Pocztowy S.A. O/Bydgoszcz n-ro de la konto:
**PL80 1320 1117 2034 0100 2000 0001, SWIFT kodo POCZPLP4.*
BONAN ESPERANTO - STUDADON EN POLLANDO 2008/2009
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]