Bonvolu dissendi al viaj landaj kaj instruistaj listoj
el www.edukado.net
http://www.edukado.net/anoncoj/22248
UEA sukcese prezentighis che ALTE
*Datoj:* 2008-11-18 ^gis 2009-02-15
*LANDO:* Tutmonde
*Loko:* ^Cie
*Temo:* UEA sukcese prezenti^gis ^ce ALTE
*Anoncanto:* redaktoro <javascript:void(0);>
X <javascript:void(0);>
redaktanto edukado.net
*Anonco:* Danke al plurjare laboro de la Referenckadra-projekto (kiu
okupi^gis pri diplomatiaj pa^soj en Strasburgo kaj pri la traduko kaj
publikigo de la Komunan Europa Referenckadro
<
http://www.edukado.net/pagina/REFERENCKADRO/18364//#19858>) en aprilo
2008 en Cambridge UEA/ILEI estis reprezentita de Zsófia Kóródy en la
ALTE-konferenco kaj Esperanto envolvi^gis en la fakan laboron de la
internaciaj lingvo-testistoj. UEA estis akceptita aligita membro de ALTE
<
http://www.alte.org/> kaj ricevis inviton prezenti sin dum la
fakkonferenco en Lisbono, Portugalio inter 11-14 novembro.
Dum tiu ^jusa evento prezenti^go Zsófia Kóródy sukcese prezentis UEA kaj
partoprenis ne nur en la laborgrupoj de ALTE (^cefe en tiuj okupi^gantaj
pri normigo de testoj por junaj lernantoj kaj pri instruista trejnado),
sed ankau kunlaboris en la paralela organizita EAQUALS-konferenco.
EAQUALS estas organiza^jo por kvalifiki lingvolernejojn kaj
instrukapabligajn kursojn, organiza^jo, kiu ellaboris kaj mana^gas
sistemon por garantii la altan nivelon de instruado.
Paralele kun tiuj eventoj la Hungara ^Stata Lingvoekzamena Centro (ITK,
membro de ALTE de 1999) kune kun esperantista teamo, reprezentante UEA
adaptis sian jam funkciantan kaj akreditigitan dulingvan
Esperanto-hungaran kaj unulingvan hungaran ekzamensistemojn ja unulingva
Esperanto-ekzamensistemo, kies akreditigo je hungara ^stata nivelo okazas
nun en decembro 2008.
Rezulte de la akreditigo ekde januaro 2009 eblos trapasi internciajn
E-ekzamenojn je 3 niveloj (B1, B2, C1) kaj mezuri^gi pri la bazaj 4
kapabloj: lega kaj auda kompreno, skriba kaj parola sinesprimo.
Detelajn informojn pri la membreco de UEA ^ce ALTE kaj pri la nova
ekzamensistemo aperos baldau en nia pa^garo kaj en la sekva numero de la
revuo Esperanto.
La budape^sta ekzamencentro kunlabore kun edukado.net tre baldau lan^cos
specialan retan provekzamenejon por ke testante siajn konojn la
kandidatoj sciu precize sian nivelon kaj lau tiuj konoj povu pli efike
preti^gi kaj ali^gi al la novtipaj internaciaj ekzamenoj.
*Alvoko al lingvolernantoj, parolantoj*: estas konsilinde amase
ekzameni^gi lau tiuj novaj modeloj por fiere pruvi la egalvaloron de
Esperanto. Ekzamenoj lau la novaj normoj povas regule okazi ^cefe dum
grandaj internaciaj renkonti^goj.
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]