Saluton!
Skribas Mirejo Grojhan nuntempe en Japanio.
Kiel prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono mi deziras plej elkore
gratuli kaj danki al Katalin Kovats kaj Zsofia Korody chefe sed al aliaj pro
iliaj laboroj, strebadoj, klopodoj kaj atingoj. Elstara laboro longdałra,
efika kaj lerta ebligis tiun gravan pashon: agnosko de UEA kiel
reprezentanto de ESPERANTO en ALTE-n. BRAVO!!!
Mi japanece respektoplene klinighas.
Mirejo
2008/11/18 Renato Corsetti renato.corsetti@...
>
>
> Bonvolu dissendi al viaj landaj kaj instruistaj listoj
>
> el www.edukado.net
>
> http://www.edukado.net/anoncoj/22248
>
> UEA sukcese prezentighis che ALTE
>
> *Datoj:* 2008-11-18 ^gis 2009-02-15
> *LANDO:* Tutmonde
> *Loko:* ^Cie
> *Temo:* UEA sukcese prezenti^gis ^ce ALTE
> *Anoncanto:* redaktoro <javascript:void(0);>
> X <javascript:void(0);>
> redaktanto edukado.net
> *Anonco:* Danke al plurjare laboro de la Referenckadra-projekto (kiu
> okupi^gis pri diplomatiaj pa^soj en Strasburgo kaj pri la traduko kaj
> publikigo de la Komunan Europa Referenckadro
> <http://www.edukado.net/pagina/REFERENCKADRO/18364//#19858>) en aprilo
> 2008 en Cambridge UEA/ILEI estis reprezentita de Zsófia Kóródy en la
> ALTE-konferenco kaj Esperanto envolvi^gis en la fakan laboron de la
> internaciaj lingvo-testistoj. UEA estis akceptita aligita membro de ALTE
> <http://www.alte.org/> kaj ricevis inviton prezenti sin dum la
> fakkonferenco en Lisbono, Portugalio inter 11-14 novembro.
> Dum tiu ^jusa evento prezenti^go Zsófia Kóródy sukcese prezentis UEA kaj
> partoprenis ne nur en la laborgrupoj de ALTE (^cefe en tiuj okupi^gantaj
> pri normigo de testoj por junaj lernantoj kaj pri instruista trejnado),
> sed ankau kunlaboris en la paralela organizita EAQUALS-konferenco.
> EAQUALS estas organiza^jo por kvalifiki lingvolernejojn kaj
> instrukapabligajn kursojn, organiza^jo, kiu ellaboris kaj mana^gas
> sistemon por garantii la altan nivelon de instruado.
> Paralele kun tiuj eventoj la Hungara ^Stata Lingvoekzamena Centro (ITK,
> membro de ALTE de 1999) kune kun esperantista teamo, reprezentante UEA
> adaptis sian jam funkciantan kaj akreditigitan dulingvan
> Esperanto-hungaran kaj unulingvan hungaran ekzamensistemojn ja unulingva
> Esperanto-ekzamensistemo, kies akreditigo je hungara ^stata nivelo okazas
> nun en decembro 2008.
> Rezulte de la akreditigo ekde januaro 2009 eblos trapasi internciajn
> E-ekzamenojn je 3 niveloj (B1, B2, C1) kaj mezuri^gi pri la bazaj 4
> kapabloj: lega kaj auda kompreno, skriba kaj parola sinesprimo.
> Detelajn informojn pri la membreco de UEA ^ce ALTE kaj pri la nova
> ekzamensistemo aperos baldau en nia pa^garo kaj en la sekva numero de la
> revuo Esperanto.
> La budape^sta ekzamencentro kunlabore kun edukado.net tre baldau lan^cos
> specialan retan provekzamenejon por ke testante siajn konojn la
> kandidatoj sciu precize sian nivelon kaj lau tiuj konoj povu pli efike
> preti^gi kaj ali^gi al la novtipaj internaciaj ekzamenoj.
> *Alvoko al lingvolernantoj, parolantoj*: estas konsilinde amase
> ekzameni^gi lau tiuj novaj modeloj por fiere pruvi la egalvaloron de
> Esperanto. Ekzamenoj lau la novaj normoj povas regule okazi ^cefe dum
> grandaj internaciaj renkonti^goj.
>
> [Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]
>
>
>
--
Mireille Grosjean (en franca lingvo)
Mirejo (en esperanto)
Mire (en korea lingvo)
Mir (en rusa lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]