Estimataj E-pedagogoj kaj subtenantoj de E-pedagogio,
(pardonu pluroblan ricevon se vi membras en pluraj listoj)
Traktante sian konferencan temon en pria dumkonrenca
simpozio en Krakovo, dum la semajno antau UK, ILEI donos
sian kontribuon ankau al la UK-temo 2009. Esperante vian
partoprenon, jen mallonga prezento de la du temoj.
========
UEA: Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiau
ILEI: La pedagogio de E-o antau la defioj de interkultura komunikado
La kongresa temo de UEA kaj la konferenca temo de ILEI
por la jaro 2009 indikas multe da komuna enhavo kaj
samcela orientigxo, kvankam ili havas en siaj titoloj
ecx ne unu saman vorton krom _la_. La UK-tema slogano
_Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiau_
sintezas en si aktualajn programajn akcentojn de Unesko
kaj UN kun la idea esenco kaj praktika valoro de la
verko de Zamenhof, omagxe al lia 150-a naski^gdatreveno.
Dume ILEI koncentras sian atenton al la pedagogiaj
aspektoj de la sama temkomplekso omagxe al sia 60-jarigxo,
al la 60-jarigxo de la Universala Deklaracio de Homaj
Rajtoj kaj al la Internacia Jaro de Interpacigxo 2009.
La ILEI-konferenca temo :
_La pedagogio de Esperanto antau la defioj de interkultura komunikado_
celas enfokusigi du komplementajn taskojn: edukadon al
E-o kaj edukadon per E-o. Tio signifas pluvivigon de
la E-komunumo per formado de novaj esperantistoj kaj
edukadon al la kulturo de paco kaj senperforta solvado
de konfliktoj. Tio signifas flegadon de la sentempaj
Zamenhofaj idealoj kaj kreadon de fundamentaj sxtonoj
por la paca ponto inter la popoloj.
=========
Radojica PETROVIC',
Prezidanto de ILEI,
Bul. oslobodjenja 36, RS-32000 C^ac^ak, Serbio
Tel. +381 32 371053, Fakso +381 32 342101