D-ro. ingx. W.H. Jansen (1948) estis nomumita speciala profesoro pri
Interlingvistiko kaj Esperanto cxe la Fakultato de Homaj Sciencoj de la
Universitato de Amsterdamo (UvA). La katedro estas kreita de la Fondajxo
Internacia Esperanto-Instituto.
Wim Jansen fokusigas sian instruadon al interlingvistiko (scienco pri la
artefaritaj lingvoj) kaj la akirado de la lingvo Esperanto. Lia esploro gxis nun
koncentrigxis en la sintakso kaj tipologio de Esperanto. Jansen finstudis pri
Aviadilkonstruado en Delft (1970) kaj pri Kompara Lingvistiko specialigxinte pri
la ewska en Leiden (1989). Post kariero en la ewropa astronawtiko li aktivigxis
kiel publikigisto kaj lingvoinstruisto en la plenkreskula edukado. Li ekzemple
publikigis la unuan vortaron Ewska-Nederlanda. Ekde 2002 Jansen estis
universitata instruisto pri Interlingvistiko kaj Esperanto cxe la sekcio
Lingvistiko kaj Literaturo de UvA. Dume li verkis tezon pri la vortordo en
Esperanto, per kiu li promociigxis en 2007 cxe UvA.
Atilio Orellana Rojas
Internacia Esperanto-Instituto
http://www.iei.nl
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]