Saluton al chiuj,
Mi deziras gratuli Doktoron Jansen pro lia nomumo en la Universitato de
Amsterdam kaj deziras al li fruktodonan laboron.
Mirejo Grosjean, prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono
el Svislando, nuntempe en Japanio
2008/12/1 Atilio Orellana Rojas <iesperanto@...>
> D-ro. ingx. W.H. Jansen (1948) estis nomumita speciala profesoro pri
> Interlingvistiko kaj Esperanto cxe la Fakultato de Homaj Sciencoj de la
> Universitato de Amsterdamo (UvA). La katedro estas kreita de la Fondajxo
> Internacia Esperanto-Instituto.
> Wim Jansen fokusigas sian instruadon al interlingvistiko (scienco pri la
> artefaritaj lingvoj) kaj la akirado de la lingvo Esperanto. Lia esploro gxis
> nun koncentrigxis en la sintakso kaj tipologio de Esperanto. Jansen
> finstudis pri Aviadilkonstruado en Delft (1970) kaj pri Kompara Lingvistiko
> specialigxinte pri la ewska en Leiden (1989). Post kariero en la ewropa
> astronawtiko li aktivigxis kiel publikigisto kaj lingvoinstruisto en la
> plenkreskula edukado. Li ekzemple publikigis la unuan vortaron
> Ewska-Nederlanda. Ekde 2002 Jansen estis universitata instruisto pri
> Interlingvistiko kaj Esperanto cxe la sekcio Lingvistiko kaj Literaturo de
> UvA. Dume li verkis tezon pri la vortordo en Esperanto, per kiu li
> promociigxis en 2007 cxe UvA.
>
> Atilio Orellana Rojas
> Internacia Esperanto-Instituto
> http://www.iei.nl
>
> [Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]
>
>
>
--
Mireille Grosjean (en franca lingvo)
Mirejo (en esperanto)
Mire (en korea lingvo)
Mir (en rusa lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]