=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 314
2009-01-08
=================================================================
LA NOVTIPA UEA-EKZAMENO SUKCESE PREMIERIS
Post kelkjara laboro, je la jarsxangxo debutis la nova
Esperanto-ekzameno, kiu estas konforma al la normoj de la Komuna Euxropa
Referenckadro (KER) kaj ofertas egalrangan mezuradon de la kvar bazaj
lingvaj kapabloj en la niveloj B1, B2 kaj C1. Partoprenantoj de la
Internacia Festivalo (IF) en Düsseldorf havis la bonsxancon esti la
unuaj por trapasi tiun internacie rekonatan ekzamenon. Sume 8 personoj
el 6 landoj uzis la eblecon: 3 el ili elektis la nivelon B2 (forta
meznivelo postulanta fluan parolkapablon, bonstilan memstaran verkadon,
komprenkapablon de tekstoj el la cxiutaga vivo) kaj 5 kandidatoj aligxis
al la pli supera nivelo C1.
Laux la regularo kontraktita kun la Sxtata Lingvoekzamena Centro (ITK)
en Budapesxto, Hungario, la skribaj taskoj (farendaj en 180 minutoj en
B2 kaj en 240 minutoj en C1) estos korektataj tie fare de spertaj
fakuloj, kiuj prizorgas la akredititajn samnivelajn ekzamenojn
aprobitajn ankaux de la Asocio de Lingvotestistoj en Euxropo (ALTE).
La surlokajn busxajn ekzamenojn en Düsseldorf gvidis Renato Corsetti kaj
Zsófia Kóródy, ambaux trejnitaj ekzamenantoj laux la KER-postuloj. UEA
kore gratulas al la unuaj ekzamenitoj, kiuj bonege sukcesis en la busxa
parto. Estas gxojige, ke tiom multaj ekzamenigxantoj anoncis sin
malgraux la jarfina festo kaj la mallonga tempo, kiu restis post la fina
decido okazigi la ekzamenojn ankoraux en 2008.
Ekde nun eblos regule organizi tiujn normigitajn UEA-ekzamenojn en
grandaj internaciaj renkontigxoj aux aliloke, kie estos grupo de
kandidatoj por almenaux unu el la tri niveloj. Por 2009 estas jam
planataj ekzamensesioj dum la Printempa Semajno Internacia (PSI) en St.
Andreasberg, Germanio, inter 10-17 aprilo; dum la Malferma Tago en la
Centra Oficejo de UEA (Roterdamo, Nederlando) en majo; kaj dum la 94-a
UK en Bjalistoko (Pollando) en julio.
Pli detalaj informoj pri la ekzamenoj trovigxas en:
http://www.edukado.net/pagina/NOVAJ+UEA-EKZAMENOJ/22422/
* * * * *