-------- Original Message --------
Subject: Disdonado de E-diplomoj en Cxinio
Date: Fri, 16 Jan 2009 19:54:45 +0100
From: Augusto Casquero <
augustocasquero@...>
To: Renato Corsetti <
renato.corsetti@...>
References: <
ffb4e8860901161028q2b0b1f97m66d0b0fab6ae916e@...>
DISDONADO DE DIPLOMOJ EN LA KURSO DE ESPERANTO EN FOSHAN (CXINIO)
La 26an de novembro okazis oficiala kaj kortusxiga ceremonio de
disdonado de diplomoj al la gelernantoj de la kurso de Esperanto,
okazinta en la Altlernejo pri Porprofesiaj kaj Teknikaj Studoj de la
cxina urbo Foshan, proksime de Kantono.
Kvindeko da gelernantoj (kaj kelkaj profesoroj) cxeestis la kurson.
La gelernantoj, kiuj aktive kaj entuziasme partoprenis la kurson,
ricevis la diplomon "Parto A". Cxiuj esprimis sian deziron dauxrigi la
lernandon de la internacia lingvo, kio okazos ekde marto gxis junio 2009.
Dum la instruado oni uzis cxiujn pedagogiajn kaj teknikajn rimedojn. Ja
tiu altlernejo estas suficxe bone ekipita, kun cxiuj bezonataj
teknikajxoj: komputiloj, projekciiloj ,granda ekrano, ktp. Unu el la
plej sxatataj partoj de la kurso estis tiu dum kiu oni kontaktis pere
de la reto esperantistojn el aliaj landoj, cxefe junaj (el Pollando,
Francio, Ukrainio, ktp). Ili havis la eblecon auxskulti kaj paroleti kun
tiuj alilandaj samideanoj. Vere ili restis ravitaj pro tiu sperto.
La etoso de la kurso estis tre agrabla. Cxiuj gelernantoj estis vere
laboremaj kaj diligentaj, kaj tre gxentilaj. Por mi, kiel profesoro,
ankaux tiu sperto estis ege agrabla, kaj pro tio mi revenos al Cxinio
por dauxrigi la instruadon, en respondo al la insista peto de cxiuj.
Speciale oni devas danki la direktoron de la lernejo, S-ro Peng Jin,
organizanto kaj motoro de la kurso, kaj la lokajn esperantistojn, s-roj
Lin, prezidanto de la Esperanta Asocio de Kantono, kaj Liu Weizhuan,
Gxenerala Sekretario, kaj kun-instruanto de la kurso.
Por la dauxrigo de la kurso, "Parto B", oni anoncas pli amasan
partoprenon. Ecx multaj el la lernantoj de la hispana lingvo enviis
iliajn kolegojn, kaj volas baldaux aligxi al la kurso de Esperanto.
Gxenerale ekzistas ideo ke por cxinoj lerni fremdajn lingvojn estas
malfacile. Tamen mi ne spertis tion. Ecx mi povas diri ke cxinoj pli
facile lernas fremdajn lingvojn ol alilandanoj la cxinan.
Sola malagrablajxo por mi estas la fakto ke, kvankam ni cxiam
propagandas ke pere de nia lingvo oni povas koni aliajn landojn kaj
kulturojn, kavi amikojn en la tuta mondo, tamen tio rilate cxinojn estas
nur duonvero. Ege malfacilas por ili havi la eblecon vojagi al aliaj
landoj. Ni havu la esperon ke Esperanto helpos detrui ne nur la lingvajn
barojn, sed ankaux la doganajn barojn.
Augusto
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]