Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi imposatare la cronologia dei messaggi? Clicca nel link datea. le tue preferenze verranno salvate.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
listo de E-lernejoj   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3376 di 3924 |
-- Dankon al cxiuj, cxefe al la laborgrupo Lingvolancxilo kaj edukado.net, kiuj
kunlaborante kompilis la internacian liston kaj retan datenbazon pri la lernejaj
oficialaj Esperanto-kursoj, kiuj laux diversaj legxoj kaj reguloj eniris la
landan instrusistemon. La ekzisto de tia listo povas helpi al la lernejoj ekkoni
unu la alian, kontaktigxi, ktp. La listo povas helpi ankaux por inform- kaj
varboceloj, pruvante la disvastigxecon de Esperanto.

Mi kontrolis la germanajn lernejojn kaj aldonis al la listo cxe edukado.net 2
bazlernejojn (7-9 jaraj infanoj), kie Esperanton lernas 50 resp. 12 infanoj.
Kiel gvidanto de AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj) mi ekhavis
fresxajn informojn ankoraux pri 2 kromaj lernejoj, tiel mi povas raporti al vi
pri 13-15 lernejoj en Germanio.

Estas gxojige, ke en kelkaj germanaj lernejoj, universitatoj instruas
kvalifikitaj instruistoj, kiuj finis siajn studojn cxe ni, Germana
Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, laux la modula studprogramo, per
kiu eblas lerni pri la sekvaj fakoj: gramatiko, lingvistiko, interlingvistiko,
historio, kulturaj kaj movadaj konoj, didaktiko, metodiko kaj kiu postulas krom
lingvaj ekzamenoj (B2, C1) ankaux diplomlaborajxon kaj provinstruadon.

Per nia studprogramo ni estas kompreneble je dispono ne nur por germanaj
studemuloj! Per niaj fortoj ni servas lingovoinstruadon, trejnadon de
instruantoj, ja sen suficxe da kaj bone klerigitaj, pluklerigitaj instruistoj,
instruantoj ni ne povas havi rapidan kaj sukcesan disvastigon de
Esperanto-instruado en lernejoj.

Jen niaj ofertoj en 2009: la unua studadsesio okazos inter 20-22 februaro,
postaj sesioj: 10-17 aprilo, 01-03 majo, 09-12 oktobro (TORPEDO 5), 11-13
decembro.

Mi alvokas vin ankaux partopreni kaj utiligi la klerigsistemon de Adam
Mickiewicz Universitato en Poznan, Pollando, ja laux la interkonsento kun ILEI
post unujara oficiala trejnado vi povas akiri diplomon pri lingvoinstruado. La
sekva sesio komencigxos en septembro 2009, sed por bona planado jam nun anoncu
vin cxe Ilona Koutny!

Dezirante pluajn sukcesojn al ni cxiuj, kun multaj salutoj
Zsofia Korody
prezidanto de AGEI

*******************************************
http://esperanto-urbo.de
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)




____________________________________________________________________
Psssst! Schon vom neuen WEB.DE MultiMessenger gehört?
Der kann`s mit allen: http://www.produkte.web.de/messenger/?did=3123




Ven 23 Gen 2009 4:42 pm

interkultura...
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3376 di 3924 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

-- Dankon al cxiuj, cxefe al la laborgrupo Lingvolancxilo kaj edukado.net, kiuj kunlaborante kompilis la internacian liston kaj retan datenbazon pri la...
esperanto-zentrum@...
interkultura...
Offline Invia email
23 Gen 2009
4:42 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?