Saluton, kara Enrique. Vi skribis 4 февраля 2009 г., 23:16:53:
> La celo de Esperanto ne estas "informado" kaj "instruado".
> La celo de Esperanto estas "utiligado".
Vi, kara Enrique, absolute pravas!
> Mi multfoje demandis instruistojn pri kiom da iliaj
> lernintoj ankoraux uzas Esperanton.
> La respondo varias inter nulo kaj iu tre malalta nombro.
> Iam mi havis "nulo" respondon de instruisto kiu dum
> pli ol 40 jaroj instruis pli ol 2000 lernantoj.
Miaj unuajn lecionojn mi faris en la Samarkanda Arteleria regimento
en 1960. La regulajn lecionojn mi faris en la Domo de sciencistoj de 1965 ^gis
1990, poste mi E-instruis en la Universitato de mondaj lingvoj, aliaj kursoj. Mi
povas ^juri, ke neniu el miaj lernintoj longe "movadumis" kaj nenie ili iam
uzis sisteme Esperanton.
> Ni instruistoj devas instigadi kaj pu^sadi niajn lernantojn
> por ke ili komencu uzi Esperanton jam multe antaux la
> fino de la kurso ... ecx dum baza kurso.
Jes, la kursanoj, la infanoj en la lernejoj almenau amike korespondu gvidate de
la instruistoj - sed tio estas grandega ^sar^go - korespondigi la infanojn. Por
tio estas necesa multaj tempo, energio, mono.
Tion mi verkis pasintautune kaj tio korespondas kun la temo nuna:
Kie trovi tiujn, kiuj zorgas pri la postinstrua c^iutaga aplikado de
Esperanto en la vivo, profesio, sindistrado?
Imagu - oceano, s^ipo en g^i, sur la s^ipo noblanimaj, heroaj
trejnistoj (foje havantaj inteletulajn okulvitrojn kaj universitatajn
diplomojn) instruas la pasag^erojn nag^i dum certa tempo. La finintojn
de la nag^kursoj ili j^etas en la oceanon. La nag^antoj g^ojas pri sia
scipovo nag^i. Sed la s^ipo foriris albordig^i kaj surs^ipigi aliajn
"interesig^intojn". Kion faras la nag^scipovantoj, ricevitaj neniun
konsilon au direkton kien nag^i kaj kion trovi en la oceano? C^u ili kontentas
pri la nag^ado mem? Ni produkas dronontojn, ^cu?
C^u ni trovas nin en la magia cirklo?
--
Estimoplene
Eugeno S.Perevertajlo
Abon. jas^ik 140, Poc^tamt,
UZB-700000 Tas^kento,
Uzbekistano, CIS mailto:esperuzo@...