Karaj kolegoj:
Jen informo jxus veninta el Benino
Kore,
Atilio Orellana Rojas
ILEI-Sekretario
************ ********* ********* ********* ********* ********* *********
********* ********* ********* ********* *
SEMAJNTREJNKURSO EN BENINO.
La neregistara organizo `´Centre Africain de la Citoyenneté Mondiale
´´ Afrika Centro Mondcivitana ( ACM) komencis sian agadon esperante en la
novjaro 2009. Gxi ekorganizis semajnkurson, kiu okazas regule cxiumekredre
posttagmeze en la sidejo de ACM. Gxi okazigas kursojn por diversaj grupoj po
kvin lernantoj pro la spaco en la sidejo. Gxi sabate trejnis la lernantojn en
la uzado de interreto cxe la retkafejo´´ Ciel Ouvert´´ por permesi la
komunikadon al ili per korespondado. Temis pri unue la lernantoj en Aguidahoue.
La lasta kurso okazis la 4an de februaro 2009 kun la lernantoj de la kolegio
CEG1 Lokossa.Dum la kursoj, ACM havigis al lernantoj evoluataj posxvortarojn sed
kiuj estos uzeblaj de cxiuj grupe. Krome, diversaj materialoj ( kajeroj-krajonoj
koloraj kaj ne-skribiloj- posxamikoj- junulkursoj- nouveau cours rationnel et
complet d´esperanto-glumarkoj, posxkalendaroj...) estas disdonitaj al ili.
Tiuj donacoj estas senditaj de Atilio O.Rojas (Nederlando) , Vladka Chvatalova
(Cxehxio/Belgio), Madeleine Crepattre, Wallez (Francio), Luigia Oberrauch Luisa
Madella, Anna Maria Colacicchi ( Italio) cele subteni la instruadon de ACM en
Lokossa kaj en Aguidahoue por allogi la lernantojn interesigxi kaj dauxre la
lernadi la lingvon.
ACM intencas cxiumonate organizi dutagaseminarion al la lernantoj, kiuj ricevas
la kurson cxiu-merkrede por ligigi la grupojn kaj naskigi amikecon inter ili.
Por fini ni dankas tiujn,kiuj helpis ACM profundigi en la instruado de la
lingvo en Benino.Ni aparte dankas Francis Bernard (Francio) pro la sendo de la
revuo `´Esperanto info´´ France al ACM.
Tiun cxi okazon ni kaptas por atentigi cxiujn bonvolemulojn al la ideo,ke
cxiuspecaj donacoj/donacetoj dauxre restas bonvenaj dum la jaro por okazigi
kiel kutime la premio-tagon la lernejojarfinon (julie 2009).
Por informoj, bonvolu direkti vin al :
Centre Africain de la Citoyenneté Mondiale
`´Afrika Centro Mondcivitana´´(ACM)
ong.acm@gmail. com
esperantoawc_ benino@yahoo. fr
BP 226 Lokossa-Mono
Rép du Bénin
West Africa
http://www.ipernity .com/blog/ 42310
http://www.ipernity .com/doc/ 42310/home/ photos
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]