Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi imposatare la cronologia dei messaggi? Clicca nel link datea. le tue preferenze verranno salvate.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
invito al GEK kaj EEK je pentekosto 2009 en Herzberg - la Esperanto-   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3389 di 3929 |
--
GEK-EEK info 2009/1: programo, surprizoj el Herzberg

Kun gxojo ni informas pri la Germana Esperanto-Kongreso kaj Euxropa
Esperanto-Kongreso (28.05-03.06.2009). Jam aligxis pli ol 160 partoprenontoj el
22 landoj kaj anoncis sin grupoj el Hungario kaj Pollando.
La liston de aligxintoj kun la kongresnumeroj oni povas vidi sur la kongresa
retpagxaro sub: menupunkto Aligxintoj, laux alfabeta ordo de reprezentataj
landoj
http://gek-eek.esperanto-urbo.de

Multaj novaj informoj aperis sur tiu kongresa retpagxaro kun detaloj pri la
programo. Jen por informo:

Kongresaj programoj
Certe vi spertos multajn eventojn dum la kongresa semajno en la speciale
esperplena atmosfero de .Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo.

- La ministro-prezidento de Malsupra Saksio (Niedersachsen) Christian Wulff
akceptis esti alta protektanto de la kongreso.
- Kelkaj aliaj regionaj kaj lokaj politikistoj sendis jam salutmesagxojn
- Venos oficiala urba delegacio de Bjalistok
- Venos oficiala urba delegacio kun grupo de lernantoj el Gora, gxemelurbo de
Herzberg

Kongresaj programoj
Certe vi spertos multajn eventojn dum la kongresa semajno en la speciale
esperplena atmosfero de .Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo.

1. Distraj programeroj, surprizoj
1) Kantoj, muziko, dancado: La fama hungara parlamenta koruso ”Sena-torok”
akceptis nian inviton kaj kantos dum la kongreso. Ralph Glomp kantos sxlagrojn
en Esperanto. Ankaux surstrate okazos kantado de lerneja grupo. Junaj polaj
dancistoj montros sian arton. Konata muzikisto Georgo Handzlik jxus anoncis sin!
2) Filatelajxoj: La aktiva loka filatelista asocio planas filatelistajn agadojn
en la Esperanto-urbo, ne nur dum la kongreso.
3) Radioamatoroj: La regionaj radioamatoroj volas eldoni 3.000 QSL-ricevkartojn
kaj dissendi ilin en la tutan mondon.
4) Ekspozicio: En la urba biblioteko okazos ekspozicio por
Esperanto-kolektantoj.
5) En la kavalira salono de la kastelo Herzberg vi povos admiri grandan
Esperanto-ekspozicion.
6) Festprocesio: La urboadministracio invitis nin partopreni la urban
festprocesion je la 31-a de majo 2009. Bv. lauxeble kunporti belan popolkostumon
kaj resp. aux flagojn.
7) Teatro, popolarto: Dum la vesperoj okazos diversaj buntaj vesperoj kun
muziko, folkloro. La teatran vesperon prizorgos Christoph Frank, kiu prezentos
al vi baronon Münchhausen..
8) Filmo, televido: Antauxanoncis sin televida filmteamo, kiu volas filmi la
tutan kongreson kaj produkti kompletan filmon pri Esperanto kaj la
Esperanto-urbo.
9) Diskoteko: Por infanoj, junuloj kaj cxiuj emuloj estos apartaj programeroj
kaj diskotekoj en la proksima junulardomo.
10) Lingvokurso: Esperanto fulmkursoj estos ofertataj ekz. por kunveturantaj
familianoj, komencantoj
11) Diservo: Okazos ekumena diservo en la pregxejo St. Joseph
12) Ekskursoj: Vi povos elekti el 5 ekskursceloj krom urborigardado kaj vizito
al la kastela muzeo en Herzberg. Pri la ekskursceloj same vi trovas informojn
sur la kongresa retpagxaro.
13) Klasika muziko: Je la 2-a de junio okazos vespere Händel-festludo en la
kastelo. Vi povos krommendi bileton por la evento.
14) Piroteknikajxo: Je la 2-a de junio 2009 dum la adiauxa vespero (ĉ. 22-a
horo) okazos piroteknika spektaklo.

2. Kongresaj prelegoj, kunsidoj, kunvenoj. (Pliaj detaloj poste.)
· Prelegoj: Multaj konataj prelegantoj, fakuloj, altrangaj, gravaj movadaj
gvidantoj anoncis sian prelegon.
· Kunsidoj: Okazos la jarcxefkunveno de Germana Esperanto-Asocio kaj kunsido de
la Asembleo de EEU.
· Fakkunsidoj: Pluraj fakaj asocioj anoncis sian kunsidon dum la kongreso.
· Seminario de E@I pri komputiloj kaj interreto
3. Euxropa Konferenco (Pliaj detaloj poste.)
Unu tago kun fakprelegoj estos dedicxata al la konferenco kun tre interesa temo:
Signifo de la falo de Berlina muro por interhomaj kontaktoj inter Orienta kaj
Okcidenta Euxropo.

Sur la kongresa hejmpagxo: http://gek-eek.esperanto-urbo.de (sub Programo) vi
trovas foton pri la lastjara urba festo en Herzberg. Tipa sceno, kiun vizitanto
vidas dum Pentekosto: dimancxe posttagmeze la urbo montras sian tradician festan
aspekton. La plej granda urba festo, la t.n. Schützen- und Volksfest (festo de
la popolo kaj cxasistoj) allogas amason de lokuloj kaj spektantoj. La urbestraro
kaj la membroj de la Cxasista Klubo surhavas sian tradician vestajxon kaj en
granda procesio marsxas tra la urbo al la festplaco, kie oni povas amuzigxi dum
pluraj tagoj. Karuseloj, ludiloj, glitiloj, amuzparka atmosfero kun multe da
mangxagx- kaj trinkajxbudoj helpas krei bonan etoson.

Bonvenon al la du kongresoj fine de majo-komence de junio!

Kun amikaj salutoj en la nomo de LKK

Petro Zilvar kaj Korody Zsofia

*******************************************
http://esperanto-urbo.de
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://ic-herzberg.de
(kun fotoalbumo)




__________________________________________________________________
Deutschlands größte Online-Videothek schenkt Ihnen 12.000 Videos!*
http://entertainment.web.de/de/entertainment/maxdome/index.html




Lun 9 Feb 2009 11:09 am

interkultura...
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3389 di 3929 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

-- GEK-EEK info 2009/1: programo, surprizoj el Herzberg Kun gxojo ni informas pri la Germana Esperanto-Kongreso kaj Euxropa Esperanto-Kongreso...
esperanto-zentrum@...
interkultura...
Offline Invia email
9 Feb 2009
11:09 am
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?