Bona ideo, Mireille!
Mia retejo enhavas fotojn elektita laux simila pensmaniero. Triciklo placxas al
mi kiel vaste akceptita ilo por uzi kaj gxui dum infano preparas por lerni
bicikli. Simile, Esperanto estas kaj preparo, kaj utila kaj placxa ilo tuj.
Amike,
penny
.........esperanto for everychild www.mondeto.com ..............
--- On Sun, 5/4/09, Grosjean Mireille <mirejo.mireille@...> wrote:
From: Grosjean Mireille <mirejo.mireille@...>
Subject: Re: [e-ins] Serc'ado de fotoj pri la propedeu'tika valoro de E-o...
To: e-ins@yahoogroups.com, "IRE Nemeth Jozefo" <jozefo.nemeth@...>, "IRE
Kovats Katalin" <katalin.kovats@...>
Received: Sunday, 5 April, 2009, 1:53 AM
Fotoj pri propedeutika valoro de Eo.
Jen propono de Mirejo el Svislando, nuntempe en Japanio.
La propedeutika valoro de Eo ripozas sur la fakto, ke nia lingvo funkcias
kiel modelo por lerni.
Por lerni anatomion de homo, la studentoj havas plastan korpon, kiun ili
povas malfermi; tiel ili povas vidi la internon, la organojn, forigi ilin,
atingi la hauton de la dorso, kaj poste ^cion remeti al ^gia ^gusta loko.
Por lerni kemion, la studentoj havas je dispono molekulojn el plasto, el
kugletoj ru^gaj, blankaj, nigraj, kaj ankau el lignopecoj au plastopecoj
longaj, por simboli la ligojn inter la atomoj. Tiel ili povas vidi, manipuli
la atomojn kaj imagi konkrete, kiel la molekuloj estas konstruitaj en
tridimensia spaco.
Por lerni pri motoroj, iu studento pri mekaniko havas modelon de motoro el
plasto. Li au ^si povas observi, malmunti, remunti la modelon per siaj manoj.
Modelo por lerni havas tri ecojn: ^gi estas
Simpla
Perfekta
Diserigebla
Simpla: la plasta korpo por biologoj kaj kuracistoj ekzemple ne havas harojn
sur la korpo. Ekzemplo de simpleco.
Perfekta: la modela plasta korpo estas kompleta, en bona, normala stato. Ne
iel amputita... La studento devas unue vidi normalan korpon, por poste
kompreni malsanan au amputitan korpon. La studento pri mekaniko studas unue
motoron en bona stato, ne difektitan motoron. Difektitan motoron li vidos
poste.
Disirigebla: la studento devas manlabori, teni la pecojn, malmunti kaj
remunti plurfoje lau lia/^sia ritmo centfoje, se estas bezonate. Vidi la
pecojn en tridimensia situacio, vicigi la pecojn sur la tablo.
Nia lingvo havas tiujn tri ecojn.
PLIE VENAS TRE GRAVA KONSIDERO: nia lingvo estas la plej bona modelo de
lingvo kaj certe helpas al la lernado de aliaj lingvoj. Plie nia lingvo
estas lingvo, ^gi funkcias kiel lingvo!!! La ^ci supre menciitaj modeloj NE
funkcias: la plasta korpo ne digestas, ne spiras, ne aku^sas. La molekulo ne
povas pari^gi kun molekulo de alia substanco.
FOTOJ
Iru al gimnazio. En la ^cambro pro kemio vi petu pri tiuj plastaj molekuloj
kaj FOTU!
En la ^cambro pri anatomio vi petu pri tiu plasta korpo kaj FOTU!
Iru al teknika lernejo, kie mekanikistoj pri autoj lernas sian metion. Petu
pri plasta modelo de motoro kaj FOTU!!
Chu aliaj legantoj de tiu ^ci listo helpos por trovi la fotojn?? Fari la
fotojn?? Nun ni povas sendi fotojn tiom facile!! Do ek al la esploro!! Bv
sendi la fotojn al Maria kaj al mi!!! Mi jam ege antaudankas. Mi havas tiajn
fotojn en mia vilagho en Les Brenets, Svislando, sur papero, de la
"mezepoko", kiam ni fotis per filmo... chu vi memoras... ;-)
Nun mi estas en Japanio kaj ne bone povas fari tian esploron, bedaurinde.
Elkore salutas Mirejo
2009/4/3 Maria Majerczak <mmajerczak@gmail. com>
> Saluton,
>
> Kiel bildigi valoron? Fari tion per simboloj, kiel grafikistoj? Au' montri
> la materialajn rezultojn de apliko de tiu valoro?
> Au', simple, montri klason dum leciono okazanta kadre de kurso de E-o kiel
> propedeu'tika lingvo?
> Mi serc'as fotojn, kiuj povus akompani pollingvan artikolon pri la
> propedeu'tika valoro de E-o, pri kiu petis min redaktoro de pola eduka
> portalo preparanta numeron de reta revuo dedic'otan al lingvolernado de
> infanoj.
> Ekzistas fotoj pri polaj klasoj, tamen foto-pruvo, ke oni uzas E-on kiel
> propedeu'tikan lingvon ankau' en aliaj, eble foraj landoj, estus pli
> konvinka. Krome, valoras profiti la retan spacon ekster la E-medio,
> oferatan
> al la temo de la propedeu'tika valoro de E-o.
>
> C'u iu povus disponigi foto(j)n por publikigo?
>
> Amike
> Maria Majerczak
>
> [Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]
>
>
>
--
Mireille Grosjean (en franca lingvo)
Mirejo (en esperanto)
Mire (en korea lingvo)
Mir (en rusa lingvo)
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot. com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]
Yahoo!7 recommends that you update your browser to the new Internet
Explorer 8.Get it now.
[Sono state eliminare la parti non di testo del messaggio]