Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
e-ins · E-INS (Esperanto-instruado)
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi imposatare la cronologia dei messaggi? Clicca nel link datea. le tue preferenze verranno salvate.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Lerni Esperanton en EsperantoLando: SOMERE (1-a - 8-a de augusto), N   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #3521 di 3750 |
Saluton!

Unu el la gravaj demandoj de instruado certe estas, kiel
zorgi pri tio, ke la lernantoj vere eniras Esperantujon kaj
restas en ghi. Do la fama demando: Kion fari post la kurso?

La asocio EsperantoLand tiucele ofertas renkontighojn, al
kiuj venas plejparte fluaj Esperanto-parolantoj, aldone
multaj progresantoj kaj kelkaj komencantoj, kutime ch. 50 %,
40 % kaj < 10 %. Ghenerale ch. 60 ghis 70 procentoj de la
partoprenantoj venas el eksterlando, kio levas la emon fakte
uzi Esperanton.

Tiu miksajho helpas plenumi la bezonojn de chiu el la tri
grupoj:

- La fluaj parolantoj havas sufiche da similnivelaj aliaj
parolantoj.

- La progresantoj trovas sufiche da altnivelaj
interparolantoj.

- La komencantoj, kiuj kutime povas sekvi kvar lecionojn dum
la unuaj tagoj (kaj do iom rapide progresas), trovighas en
"EsperantoLando", do audas Esperanton de mateno ghis
vespero. Sekve ili tre rapide progresas kaj ne havas multajn
eblecojn krokodili. Aldone ili povas konatighi kun homoj el
diversaj landoj.

Chi-sube mi informas vin pri NIS, la nova arangho de
EsperantoLand por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. La saman
skemon sekvas SOMERE kaj NR (ligojn bv. trovi sube).

Volonte mi respondas al viaj demandoj pri niaj renkontighoj
kaj niaj spertoj.

Ghuu la someron

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

--

Chu vi aghas inter 14 kaj 30 jaroj? Chu vi deziras festi
chi-jarfine en Germanio, tuj apud la franca landlimo? Jen ni
invitas vin al la unua

"Novjara Internacia Semajno" (NIS)
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj

en Saarbrücken, apud la franca landlimo
de la 27-a de decembro 2009 ghis la 3-a de januaro 2010

http://www.esperantoland.org/nis/

La unua NIS okazos samtempe kun la 8-a Novjara Renkontigho
(NR). Jam dum la pasintaj jaroj pli kaj pli da junuloj en NR
estis super 14 jaroj (pasintjare estis entute 18 junuloj kaj
junaj plenkreskuloj en NR). Kreighis por ili pli kaj pli da
specialaj programeroj. Chi-jarfine ni planas daurigi tiun
vojon kaj grandigi la programon lau la deziro de la
partoprenantoj kaj kun viaj ofertoj.

Se vi interesighas, prefere baldau jhetu rigardon al la
retpagho de NIS - ankorau ghis la 5-a de julio validas eta
rabato.

--

Oftaj demandoj

"Mi estas pli agha (au pli juna) - kion fari?"

Trankvilu, vi povas alighi al la 8-a Novjara Renkontigho
(NR) en Saarbrücken, http://www.esperantoland.org/nr/ .
(Fino de alighperiodo: 5-a de julio)


"Mi ne volas atendi ghis la jarfino - mi volas
renkontighon tuj!"

Ankau por vi ekzistas solvo: Rigardu che SOMERE,
http://www.esperantoland.org/somere/ , kiu okazos de la 1-a
ghis la 8-a de augusto en Jünkerath, Eifel, Germanio.
Intertempe trideko da homoj el kvin landoj alighis al
SOMERE, vidu la liston che
http://www.esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere7.php
. (Fino de alighperiodo: 12-a de julio)


Chiukaze havu belan someron!

Ni antaughojas vidi vin en unu el niaj renkontighoj

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

--

Ein Schritt aufeinander zu
http://www.EsperantoLand.org
Por la kreskigo de Esperantujo

7a SOMERE, 1a - 8a de augusto 2009
Jünkerath
http://www.esperantoland.org/somere/
8a Novjara Renkontigho (NR), 27a de dec. 2009 - 3a de jan. 2010
Saarbrücken
http://www.esperantoland.org/nr/
Novjara Internacia Semajno (NIS)
por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ch. 14 - 30jaraj)
27-a de dec. 2009 - 3-a de jan. 2010
Saarbrücken
http://www.esperantoland.org/nis/

Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj
Libroj, muziko, gazetoj
Forumo ...




Mar 30 Giu 2009 5:02 pm

esperantolandde
Offline Offline
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #3521 di 3750 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

Saluton! Unu el la gravaj demandoj de instruado certe estas, kiel zorgi pri tio, ke la lernantoj vere eniras Esperantujon kaj restas en ghi. Do la fama...
Lu Wunsch-Rolshoven
esperantolandde
Offline Invia email
30 Giu 2009
5:04 pm
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?