|
saluton, geamikoj!
mi tre goje skribas al vi por informi vin pri nia tago en la seminario
en kongo hodiau. malgrau multaj problemoj ekokazis nia seminario. mi
sxatis tiu tagon cxar gxi estis tre grava momento por la lingvo
esperanto en kongo.
sinjoro petrovicx kun sinjoro xose conde ankau estis tre kontentaj pri
gxi. ho, ni ne forgesas la ceremonion en la avenuo de esperanto en la
nacia pedagogia universitato. la sinjoro rektoro de tiu universitato
akceptis kun plezuro la seminarion.
vi vidos la bildojn cxe sinjoroj petrovicx kaj xose. gxi estas historia
tago por la kongaj esperantistoj ankaux por tiuj eksterlande.
mi volas tie cxi konsili cxiujn geafrikanojn preni esperanton serioza.
ni devas eduki niajn gefratojn pri tio.
mi konis nun multajn personojn, kiuj venis de lukala kaj aliaj lokoj al
kinshaso. precipe nia konga muzik-grupo muzikis cxi-okaze. mi bedaurinde
ne renkontis sinjoron renato, kiu mankas en la seminario. cxiu tagon mi
estas kun sinjoro petrovicx kaj kun xose. tre bone. mi ankorau bedauras
pro la sinjoroj el kivu, kiuj estis venantaj al la seminario, sed cxar
la oriento de nia lando ne estas sekura, ilin atakis malbonaj soldatoj
sur la vojo al kinshaso.
mi dankas vin multe.
tre amike
nelly masemi
|