Entra
Nuovo su Yahoo! Gruppi? Registrati
itala-kulturo-en-esperanto · Itala kulturo en Esperanto
? Già Iscritto? Entra su Yahoo!

Suggerimenti

Lo sapevi che...
Puoi cercare nel gruppo tutti i messaggi inviati.

Messaggi

  Messaggi Aiuto
Avanzata
Alvoko al kunlaboro   Elenco di messaggi  
Rispondi | Inoltra Messaggio #1024 di 1418 |
Karaj listanoj!

Mi estas ukrainia esperantistino Jxenja Slovacxevskja. Mi gxojas informi vin, ke
cxi-auxtune en Ukrainio komencis sian laboron Organiza Komitato (OK) de
Tutmonda Karavano “Interkulturo”.
Jen estas teksto de la inform-komuniko de la unua gazetara konferenco:

***

INFORM-KOMUNIKO
pri la unuaj prepar-agoj de Cxirkauxmonda karavano “Interkulturo”

Estimataj gesinjoroj!

La 23.09.2005 je la 15 horo en ejo de Ukrainia centro de nacia kulturo – Muzeo
de Ivan Goncxar - enkadre de Internacia projekto de UN kaj UNESKO “Dekjarigxo
de packulturo” kaj de Internacia movado “Por defendo de Naciaj Lingvoj kaj
Kulturoj”, okazos gazetara konferenco de organizantoj de Cxirkauxmonda karavano
“Interkulturo”
Cxirkauxmonda karavano “INTERKULTURO” estas eksterkonfesia, eksterpolitika,
eksterkomercia, senprofita inform-kleriga ago. Gxia cxefa celo estas – fortigo
de paco inter la homoj de diversaj landoj kaj nacioj, kredoj kaj politikaj
vidpunktoj helpe de intersxangxo per kulturaj atingoj.
Karavano, kiu komencigxos post 3,5 jaroj kaj dum 12 jaroj pasos tra 112 landoj
de la mondo kaj laux la paciga signifo egalos al Olimpiko, dum okazigo de kiuj
en malnova tempo oni ecx cxesis militi. CXiujare en la mondo okazas multaj
kultur-klerigaj arangxoj. Sed unuafoje diversaj direktoj en scienco, kulturo kaj
arto unuigxos sub la sama tegmento – Cxirkauxmonda karavano “INTERKULTURO”, kiu
inkluzivas: grandiozajn paradojn de la plej diversaj laux la direktoj
festivaloj; koncertoj, ekspozicioj sur subcxielaj podioj; lekcioj,
majstro-atelieroj de famaj kulturagantoj kaj pedagogoj en mez- kaj superaj
lernejoj; renkontigxoj kun junularo, infanoj kaj iliaj gepatroj; seminarioj por
pedagogoj kaj edukistoj, por aferuloj kaj komercistoj; “rondaj tabloj” por
sciencistoj kaj soci- kaj religiaj agantoj, politikistoj kaj potenculoj;
gazetraraj konferencoj kun jxurnalistoj.
La 27.10.2005 je la 15 horo en la Nacia muzeo “Cxernobil’” okazos solena
enmanigo de la unuaj “naciaj projektaj dokumento-stakoj” al oficialaj
reprezentantoj de la sxtatoj pri preparigxo al la Cxirkauxmonda Karavano
“INTERKULTURO”. Preparantoj kaj Efektivigantoj de la projekto - membroj de
Internacia Junulara Krea Unuigxo “GAUDEAMUS” – opinias, ke laboro, kiun komencis
antau 20 jaroj “GEREENPEACE” pri ekologio de la medio, hodiau ege grave komenci
rilate al ekologio de kulturo por ke la CXernobila katastrofo ne okazu en la
homaj animoj. Partoprenontoj en la arangxo – diplomatoj, reprezentantoj de
konsulejoj kaj ambasadejoj, sciencistoj kaj potenculoj, kultur- kaj art-agantoj,
jxurnalistoj.
Kial gxuste Cxirkauxmonda karavano “INTERKULTURO”?
Interkulturo ligas kaj unuigas diversajn naciojn - tio estas kulturo de
internaciaj interrilatoj, kulturo de konduto, kulturo de komunikado kaj de
tolerema rilaro al alia mondkoncepto. Tial slogano de la Karavano, gxia cxefa
ideo – “Paco kiel celo, Kulturo – kiel rimedo”, kaj la fundamenta programo de la
agado estas intersxangxi artajxojn de cxiuj fakoj kaj sciencajn novajxojn,
reciproke konatigxante kun spiritaj valorajxoj de cxiuj popoloj.
Origino de Cxirkauxmonda karavano “INTERKULTURO”
Prilaboro de la projekto Cxirkauxmonda karavano “INTERKULTURO” estis lancxita en
1998 kiel ago de la tutmonda signifo. Nun la internacia Organiza Komitato (OK)
de Cxirkauxmonda karavano “INTERKULTURO” por efektivigo de inform-komunikaj
bezonoj de la Karavano tra la mondo uzas evoluintan dum 118 jaroj kaj
plifortigitan dum lastaj jaroj de tutmonda komputila “Interreto”,
infrastrukturon de centoj da regionaj kaj 214 internaciaj kaj naciaj akademioj,
institutoj, lernejoj, muzeoj, bibliotekoj, kluboj, fondusoj, servocentroj,
entreprenoj, komitatoj, organizoj, ligoj asocioj kaj societoj.
Preparado de la Karavano
En u.Kijivo la OK planas vicon da preparaj agoj, kiuj estos periode okazantaj
dum 3,5 jaroj ekde 22 de septembro 2005. Oktobre de 2005 okazos cxiulunde –
seminarioj pri partopreno en la Karavano, cxiumerkrede – “rondaj tabloj” pri
preparo de la Karavano, cxiujxauxde – NABAT* (Naciaj Asembleoj de Bonfaraj
Asocioj kaj Societoj) “Defendu la kulturon”, cxiuvendrede – “brifing”-oj de la
Karavan-organizantoj, dum kiuj la jxurnalistoj ricevados informojn pri paso de
gxia preparo en diversaj landoj, cxiusabate – kunsido de OK.
Organizantoj de la agado: OK de Cxirkauxmonda karavano “INTERKULTURO”,
Internacia Junulara Krea Unuigxo “GAUDEAMUS”, Internacia movado “Por defendo de
naciaj lingvoj kaj kulturoj” – Volodimir Soroka (posxtelefono 8-097-7802602),
UEA-Delegito por Kijivo – Mikaelo Lineckij (8-068-7069576), Societo por subteno
kaj defendo de ukraina kulturo “ESPERO” – Eugenia Slovacxevskaja
(8-068-7069548), Asocio “Mondo.Belo.Kulturo.” – Valentina Sazonova
(8-044-5924532 dume nur en la ukraina kaj la rusa).
Informservo de OK: Irina Sxmigol’ (8-066-1796383)
Plena tekstodelakomunikoestas tradukata kaj baldaux aperos en la reto
Registro de la jxurnalistoj estas nepra.


* NABAT (en la rusa) – alarma sonorado

***

Nome de OK de Karavano, mi proponas al vi kunlaboron, kiu estos tre grava kiel
por Esperanto - ja per tiu projekto internacia lingvo finfine ekhavos eblecon
okupi sian realan lokon – lokon de neuxtrala lingvo, kiu pereas kiel cxenero
inter diversaj kulturoj - tiel ankaux por cxiuj partoprenantoj: cxiu, kiu
decidos partopreni en tiu “grandioza projekto”, gxuste tiel nomis gxin
Prezidanto de UEA Renato Corsetti, havos eblecon montri sian nomon al tuta
mondo, kaj ne nur al esperantistoj, sed al famaj ne-esperantistoj - kulturuloj
kaj potenculoj – kaj pere de tio ekhavos pli da eblecojn efektivigi siajn
projektojn en ajna sfero de vivo.

Kion vi povas fari por tio?

Nun esperantistoj el diversaj landoj efektivigas tradukon de “Naciaj Projektaj
Pakajxoj” de Esperanto al la naciaj lingvoj por sekva enmanigo de gxi al
reprezentantoj de landaj estraroj . (La unua ceremonio de enmanigo de “Naciaj
Projektaj Pakajxoj” estos post kelkaj semajnoj en Kievo). Gxis nun ni ankoraux
ne turnis al viaj samlandanoj kun tiu propono. Nun ni petas vin tre serioze
turni vian atenton al tiu grava agajxego kaj aligxi al tiu granda laboro,
sendonte al mia retadreso vian kontenton traduki la gxeneralan tekston. Gxi
havas 12 pagxoj, kiuj estos enmetotaj en jam pretan belan KD-programon kun 82
pagxoj, kiu jam estas tradukita en kelkaj naciaj lingvoj. Se vi jam pretas fari
tion – sendu vian konsenton al mia retadreso kaj mi sendos al vi la tekston por
traduko.

Ni ege esperas al via kunlaboro por nia komuna afero!

Amike,

Jxenja


ATENTON!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!
Vi estas atendata la 20-27.07.2006 en cxefurbo de Ukrainio
por la Internacia familia renkontigxo kun la temo "Kuirarto".
Montru bongustajxoj de Via popolo al aliaj esperantistoj!

*****************************************************
* POR HAVI IUN REZULTON NECESAS ALMENAU ION FARI... *
*****************************************************




___________________________________________________
Ñàìûé ëåãêèé ñïîñîá ïîëó÷èòü äîìåí. www.IMENA.ua



___________________________________________________
Ñàìûé ëåãêèé ñïîñîá ïîëó÷èòü äîìåí. www.IMENA.ua





Gio 13 Ott 2005 11:14 am

jxenjo@...
Invia email Invia email

Inoltra Messaggio #1024 di 1418 |
Espandi messaggi Autore Disponi per data

Karaj listanoj! Mi estas ukrainia esperantistino Jxenja Slovacxevskja. Mi gxojas informi vin, ke cxi-auxtune en Ukrainio komencis sian laboron Organiza...
Eugenia Slovacxevskaja
jxenjo@...
Invia email
13 Ott 2005
11:16 am
Avanzata

Copyright ? 2009 Yahoo! Tutti i diritti riservati.
La Tua Privacy - Testo aggiornato - Condizioni generali di utilizzo del servizio - Linee guida - Aiuto

?